Géza Fehér
Etoso
Géza Fehér | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de junio 1971 (53-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | gitaristo |
Géza Fehér, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fehér Géza estis hungara ŝlagromuzikisto, gitaristo.
Géza Fehér[1] naskiĝis la 12-an de junio 1971 en Szolnok.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Géza Fehér ricevis gitaron en 1987, poste li komencis gitaradi kaj aliĝis al amatoraj ŝlagrorkestroj en Szolnok. En 1991 li jam estis gitaristo en la loka muzikstudio, poste li turneis kun profesia ŝlagrorkestro. Post jaro li jam fondis propran orkestron. Intertempe en 1992 li translokiĝis al Budapeŝto, kie li studis muzikon, ankaŭ speciale ĵazon, ekde 1996 en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj plej signifaj instruistoj estis Gyula Babos kaj Sándor Horányi. Iom poste li jam estis muzikisto en tutlande konata ŝlagrorkestro, foje li muzikas en ĵazorkestro.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva membiografio kun foto
- https://web.archive.org/web/20080617115604/http://www.fehergeza.hu/page.php?top=biografia_fej&main=biografia# hungarlingva membiografio]