Géza Kresz (violonisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Kresz
Géza Kresz
Géza Kresz
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1882 (1882-06-11)
en Budapeŝto
Morto 2-an de oktobro 1959 (1959-10-02) (77-jaraĝa)
en Toronto
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Géza Kresz
Frat(in)o Károly Kresz
Edz(in)o Norah De Kresz
Infano Mária Kresz
Okupo
Okupo muzikinstruisto • komponisto • violonisto
vdr

Géza Kresz [kres], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kresz Géza estis hungara violonisto, koncertmajstro, altlerneja instruisto. Lia patro estis Géza Kresz, lia frato estis Károly Kresz, lia filino estis Mária Kresz.

Géza Kresz [1] naskiĝis la 11-an de junio 1882 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de oktobro 1959 en Toronto (Kanado).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Kresz akiris diplomon en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio en 1900. Liaj plej gravaj instruistoj estis Alajos Gobbi kaj Jenő Hubay. Li daŭrigis siajn studojn 2 jarojn en konservatorio de Prago kun pedagogo Otakar Ševčik ricevante duan diplomon en 1902. Li estis lernanto de Eugène Ysaÿe en Bruselo ĝis 1905 kaj poste prenis lecionojn en Parizo. En la sekva jaro Kresz debutis kiel violonista solisto en Vieno. Inter 1907-1909 li estis orkestrano en Vieno, poste ĝis 1915 koncertmajstro de la Bukareŝta Simfonia Orkestro kaj ankaŭ instruisto de la Bukareŝta Konservatorio. En 1915 li transloĝiĝis al Berlino, kie inter 1917-1921 estis koncertmajstro de la Berlina Filharmonia Orkestro kaj 1919-1923 li instruis en konservatorio. Intertempe en 1918 li edziĝis, lia edzino ne nur naskis filinon, sed ankaŭ ŝi muzikadis kiel pianisto kune kun la edzo. Kresz iris kun sia edzino en 1923 al Toronto, kie ili faris duope koncertojn ĝis 1951 en plena Kanado. Kresz ankaŭ instruis kaj ludis unuan violonon en grava violona kvarteto ĝis 1935. Li pasigis plurajn somerojn en Eŭropo, kie li instruis en la Universitato de Vieno kaj ĉe la Salcburga Mozarteum. La familio Kresz vivis en Budapeŝto inter 1935 kaj 1947. Kresz instruis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt kaj li estis lernejestro (nun jam konservatorio). Li daŭris la instruadon en Toronto ĝis 1955.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Zenegimnázium (1944)
  • Course in Violin Pedagogy: Introduction, Summary and First Lecture (1949)
  • Violin pedagogy (1951)
  • The Hart House String Quartet: a phase in Canadian music history (1954)
  • Eugene Ysaye centenary 1858-1958 (1957)
  • Thoughts on Violin Teaching (1969)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]