Hägendorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hägendorf
Blazono de Hägendorf
Blazono de Hägendorf
Blazono de Hägendorf
Katolika preghejo de Hägendorf
Katolika preghejo de Hägendorf
Katolika preĝejo de Hägendorf
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Olten
Koordinatoj  47° 20′ 5″ N 7° 50′ 40″ O / 47.33472 °N, 7.84444 °O / 47.33472; 7.84444 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 5″ N 7° 50′ 40″ O / 47.33472 °N, 7.84444 °O / 47.33472; 7.84444 (mapo)
Areo 13,87 km²
Alteco 434 m super marnivelo
Poŝtkodo 4614
Komunumkodo 2579
Mapo de Hägendorf
Mapo de Hägendorf
Mapo de Hägendorf
vdr

Pri la komunumo

Hägendorf estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 4580 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Hägendorf situas en la ebenaĵo de la rivero Dünnern sude de la Soloturna Ĵuraso. La rivero Dünnern formas la sudan limon de la komunumo. En nordo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la kresto de la Ĵuraso. La rivereto Cholersbach, kiu en Hägendorf alfluas al Dünnern formas norde de la vilaĝo impresan ravinon, la tiel nomitan Diablan Ravinon (germane Teufelsschlucht aŭ alemane Tüffelsschlucht). Krom la ĉefvilaĝo Hägendorf apartenas al la komunumo en okcidento la industria setlejo Im Bifang, kaj norde la setlejoj Eggberg, Heiligacher kaj Allerheiligenberg, kie situas montara kliniko, Vogelberg (urbeca kvartalo norde de Hägendorf), kaj Homberg (konsistanta el diversaj biengrupoj ĉe la suda deklivo de la samnoma monto).

Najbaraj komunumoj

La komunumo Hägendorf limas en nordo al Eptingen (BL), en nordoriento al Hauenstein-Ifenthal, en oriento al Rickenbach, en sudoriento al Kappel, en sudo al Gunzgen, en sudokcidento al Egerkingen, kaj en nordokcidento al Langenbruck (BL).

Trafiko

Hägendorf disponas pri bonaj trafikkonektoj. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Olten al Soloturno. Ĉe la okcidente komunumlimo pasas la svisa aŭtovojo A5, al kiu ĝi 2 kilometrojn okcidente de la vilaĝocentro en Egerkingen havas la plej proksiman alveturejon. La komunumo situas ĉe la fervojlinio de Zuriko tra Olten kaj Soloturno al Bielo, ĉe kiu ĝi disponas pri stacidomo. Krome cirkulas tra la komunumo busoj de Egerkingen al Olten.

Historio

La unua dokumenta mencio de Hägendorf datiĝas el la jaro 1036 kiel Hagendorf. En la jaro 1336 la Monaĥejo Sankt Urban akiris la vilaĝon Hägendorf de la grafoj de Froburgo. En la jaro 1546 ĝin aĉetis la urbo Soloturno. [1]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Hans A. Sigrist: Hägendorf en Historia Leksikono de Svislando (2006-03-16)

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto

Bildoj