Hólar en Hjaltadalur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Hólar en Hjaltadalur estas grandbieno kaj vilaĝo en Skagafjörður, Islando.

Episkopa agado[redakti | redakti fonton]

Tie estis fondita episkopejo por Norda Islando en la jaro 1106. La unua episkopo estis Jón Ögmundsson. De tiam ĝis ĉirkaŭ 1800 Hólar iĝis la ĉefa kulturcentro kaj plej potenca grandbieno en Norda Islando. La episkopejo iom post iom kolektis al si multajn posedaĵojn kaj en tempo de la reformacio, nome ĉirkaŭ 1550, ĝi posedis ĉirkaŭ kvaronon de ĉiuj bienoj en Norda Islando. Dum la katolikisma tempo en Hólar (1106–1550) tie servis 23 episkopoj. La plej famaj de ili krom la unua, Jón Ögmundsson, estis Guðmundur Arason (episkopo 1203–1237) kiun oni ankaŭ nomis Guðmundur la bona, kaj la lasta katolika episkopo, Jón Arason (episkopo 1524-1550).

La unua luterana episkopo en Hólar estis Ólafur Hjaltason (episkopo 1552 ĝis sia morto, la 9an de januaro 1569) sed tiu kiu estis la plej aktiva kaj servis kiel episkopo plej longe en Hólar estis Guðbrandur Þorláksson (episkopo 1571–1627). Li translokis la unuan presejon en Islando al Hólar kaj eldonis en ĝi multajn religiajn librojn, de kiuj la plej fama estas la Biblio en la islanda 1584. La lasta episkopo en Hólar estis Sigurður Stefánsson (episkopo 1789–ĝis sia morto 1798). Post lia morto la episkopejoj en Hólar kaj Skálholt estis unuigitaj kaj transloĝitaj ĝis Rejkjaviko en la jaro 1801. En la episkopejo en Hólar oni plej ofte funkciigis katedralan lernejon kaj seninterrompa dum la lutera tempo. En la jaro 1881 estis fondita lernejo por bienistoj en Hólar kiu en la jaro 2003 ricevis universitatan statuson.