Höflein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Höflein
katastra loĝloko de Aŭstrio • loĝloko
Administrado
Demografio
Loĝantaro 824  () [+]
Loĝdenso 211 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 21′ N, 16° 16′ O (mapo)48.3516.266666666667Koordinatoj: 48° 21′ N, 16° 16′ O (mapo) [+]
Areo 3,91 km² ( 391 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Höflein (Aŭstrio)
Höflein (Aŭstrio)
DEC
Höflein
Höflein
Situo de Höflein

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Höflein an der Donau [+]
vdr

Höflein (Heflajn) ĉe la Danubo estas katastrala komunumo (loko) de la urba komunumo Klostronovburgo, Urbo de la Interpopola Kompreniĝo (germane Klosterneuburg, Stadt der Völkerverständigung), en la federacia lando Malsupra Aŭstrio de Aŭstrio kun ĉ. 1 149 loĝantoj (en somera tempo loĝas ĉi tie pli da loĝantoj, plej parte vienanoj kun dua loĝloko). Vilaĝestrino Helga Furac (ÖVP) .

Poŝtkodo: 3421 Telefonkodo: 02243

Vilaĝestro: Inĝ. Manfred HOFFELNER (ÖVP)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Höflein limas en okcidento al Greifenstein (Grajfenstajn) de la katastrala komunumo St. Andrä-Wördern (St-a Andre-Werdern), en oriento al Kritzendorf (Kricendorf), en sudo al Hadersfeld (Haderzfeld) kaj en nordo trans la Danubo al Stockerau (Stokeraŭ) kaj Spillern. La areo estas 3,91 km², 2 km longa kaj 300 m larĝa. Höflein situas inter montdeklivo kaj la suda bordo de Danubo. Inter la riveregaj kilometroj 1 945,7 kaj 1 949,9 fluas Danubo tra Höflein kaj tio signifas ke Höflein situas 1 946 km for de la enfluejo Nigra Maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondiĝo de la loko okazis en la jaro 996. En ĉi tiu jaro la unuan fojon estas menciita la komunumo "Houlin". Ĝis la jaro 1938 estis Höflein memstara komunumo. Kun konstruo de "Groß Wien" (Granda Vieno) en marto 1938 estis Höflein kune kun la urbo Klostronovburgo la 26-a distrikto de Vieno. Post "Groß Wien" la 1-an de septembro 1954 fariĝis el la iamaj komunumoj Klostronovburgo, Kritzendorf, Höflein a. d. Donau, Kierling, Maria Gugging, Weidling kaj Weidlingbach la nuna urba komunumo Klostronovburgo.

Kirko Sankta Margareta en Höflein ĉe la Danubo