Fischbach LU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hübli)
Fischbach
Blazono de Fischbach
Fischbach
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 9′ 19″ N 7° 54′ 29″ O / 47.15528 °N, 7.90806 °O / 47.15528; 7.90806 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 19″ N 7° 54′ 29″ O / 47.15528 °N, 7.90806 °O / 47.15528; 7.90806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 716
Areo 8,04 km²
Alteco 637 m super marnivelo
Poŝtkodo 6145
Komunumkodo 1129
Mapo de Fischbach
vdr

Fischbach estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 716 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fischbach situas oriente de la rivero Rot, kiu estas la limo al Kantono Berno. Tra la vilaĝo fluas la rivereto Fischbach, alfluanto de Rot, de kiu la komunumo ricevis sian nomon. Krom al ĉefvilaĝo Fischbach al la komunumo apartenas la vilaĝetoj Leimbütz kaj Schönenthül, kaj krome la setlejoj Tschäggle, Hübli, Färnere, Schwandmatt, Schlämpe, Under Reiferswil, Wildberg, Rütmatt kaj Mettmenegg.

La komunuma teritorio etendiĝas sura areo de 8,04 km², de kiuj 13,8% estas kovritaj de arbaro, 80,7% servas por agrikulturo kaj 5,3% por setlejoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fischbach limas en nordokcidento al Grossdietwil, en nordo al Ebersecken, en nordoriento al eksklavo de Grossdietwil kaj al la eksklavo Lingi de Ebersecken, en oriento al Zell, en sudo al Ufhusen, kaj en okcidento al Gondiswil en Kantono Berno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per la poŝtaŭtolinio de Zell tra Altbüron al St. Urban.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 12 kilometrojn nordoriente en Dagmersellen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Fischbach datiĝas el la jaro 1224 kiel Viscebach.

Dum mezepoko la vilaĝo Fischbach apartenis al la Senjoro Rudolf von Balm, kies havaĵo en la jaro 1308 fariĝis posedaĵo de la Habsburgoj, ĉar Rudolf von Balm estis inter la murdisto de imperiestro Alberto la 1-a. La vilaĝo sub la Habsburgoj apartenis al la Grafejo Willisau, kiun en la jaro 1407 akiris la urbo Lucerno. La antaŭa habsburga grafejo tiam estis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 lucerna voktejo. Post la fino de la Helveta Revolucio en la jaro 1803 Fischbach fariĝis komunumo de la distrikto Willisau en Kantono Lucerno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]