H2g2

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La retejo h2g2 estas kunlaborata retenciklopedia projekto kun sidejo en Britio. Ĝi priskribas sin mem kiel "nekonvencia gvidilo al vivo, la universo, kaj ĉio", en la spirito de la fikcia verko The Hitchhiker's Guide to the Galaxy el la sciencfikcia serio de samnoma bildoliteraturo de Douglas Adams.[1] Ĝi estis fondita de Adams en 1999 kaj administrata de BBC inter 2001 kaj 2011.[2][3][4]

La intenco estis krei gvidilon fokusite al Tero kiu ebligi la membrojn kunhavi informaron pri sia geografia areo kaj lokaj lokoj, agadoj kaj negocoj, por helpi homojn decidi kien ili iru kaj kion ili trovu tie. Ĝi kreskiĝis el enhavo de temoj kiel restoracioj kaj receptoj, al kvantuma teorio kaj historio. Eksplicita reklamado de negocoj estis malpermesata kiam la retejo estis administrata de BBC, sed rezencoj de klientoj estis permesitaj.[5]

La enhavo de la projekto estas verkita de registritaj "Researchers" (esploristoj) en ties retejo.[6] Artikoloj verkitaj de esploristoj formas la gvidilon "Guide" kiel tuto, kun "Edited Guide" (eldonita gvidilo) konstante kreita el faktaj artikoloj kiuj jam estis reviziitaj per la sistemo de "Kolega reviziado". La eldonita gvidilo inkludas kaj tradiciajn enciklopediajn temojn kaj pli idiosinkraziajn proponojn, kaj artikoloj en la eldonita gvidilo foje celas iom pli humoran stilon.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Web watch; New favourites", 7a de majo 2005, paĝoj 5.
  2. Jackson, Andrew, "Web wonder", Majo 2009, paĝoj 19.
  3. "Hitchhiker's Guide web site moves to BBC". Telecomworldwire. 23a de februaro 2001.
  4. Tomlinson, Heather (4a de marto 2001). "Hitchhiker's Website Goes Home To Auntie".[rompita ligilo] Independent (UK). London. pp. 3 (Business section).
  5. House Rules for h2g2 (28 Jun 2013). Alirita 21a de aprilo 2015. – No Spitting. The lawyers wanted to know what rules we needed, and we said 'The usual ones, plus "No spitting" please.' So there you go: no spitting. Many thanks. Oh, and beware of the Leopard.
  6. Hurrell, Nick, "Nick Hurrell, the Chief Executive of M&C Saatchi and the Chairman of EMCSAATCHI, looks at the Hitchhiker's Guide to the Galaxy Online", 13a de oktobro 2000, paĝoj 14 (Private Surf section).
  7. McMurray, Sandy, "Sites for Beginners, Students and Clones", 15a de aŭgusto 2001, paĝoj 53 (Connect section). – Another site, created by Douglas Adams, comes at the encyclopedia idea from a different, funnier angle.