HMMWV

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lanĉo de direktita kirasrompa raketo BGM–71 TOW de HMMWV-veturilo
M1113

La HMMWV (High Mobility Multipurpose Wheeled Vehicle – esperante tremoviĝema plurcela rada veturilo) estis nomumo de adjudiko de la usona armeo, anoncita en komenco de la 1980-aj jaroj. La veturilo estis ekuzita sub armea nomo M998 HMMWV. La usonaj soldatoj nomumis ĝin laŭ elparolo de la akronomo al Humvee (hodiaŭ jam protektita markonomo). La forta kaj do simpla konstruo, terena elteneco de la veturilo baldaŭ akiris estimon kaj honoron de la uzantoj. Ĝi iĝis ĝis hodiaŭ jam baztipo de la usonaj armeoj, kiun produktis en pli ol 30 tipoj la AM General ekde 1983. La rapidumŝanĝilo estas dum evoluigo ekde la 2000-aj jaroj, la nunaj kontraktoj ebligas ties produktadon min. ĝis 2015. La TARDEC (Tank Automotive Research, Development and Engineering Center)-sekcio de la usona armeo evoluigas sub tipnomo XM1124, dizel-elektran hibridan motoron.

La Humvee donis bazon por pliaj evoluigoj. Tiuj estas la svisa MOWAG Eagle, la hispana UROVESA VAMTAC (Vehículo de Alta Movilidad Táctico) kaj la turka Otokar Cobra. Similaj estas la greka ELBO, la rusa ekvivalento estas GAZ–2975 (prezentita en 2008). La ĉina Dongfeng Motor Corporation (DFM) produktas ĝin ekde 2003.

Ĝian civitan vendon ebligis politika lobiado de Arnold Schwarzenegger en 1992. La Pentagono permesis aĉeton de 5 M998. Poste, per helpo de Schwarzenegger, oni permesis aĉeton por fajroestingistoj, esploraj, savaj servoj). La AM General – vidante la merkatan ebzonon – evoluigis tipojn: HUMMER H1, H2 kaj 3 (eĉ H3x).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]