Saltu al enhavo

La vundita anĝelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Haavoittunut enkeli)


La vundita anĝelo
La vundita anĝelo
Hugo Simberg, 1903
pentrita kun oleokoloroj sur kanvaso
127 × 154 cm
Ateneum (Helsinko)
vdr

La vundita anĝelo, en la finna Haavoittunut enkeli, estas pentraĵo de Hugo Simberg el 1903. En la pentraĵo, du knaboj portas anĝelan knabinon sur brankardo trans dezertan pejzaĝon. Sango videblas sur la maldekstra flugilo de la anĝelo, kaj ŝiaj okuloj estas kovritaj per blanka bandaĝo. Kvankam la direkto de la movado en la agado estas de desktro maldekstren, same kiel la sintenoj de la tri portretitoj, surprizas rompo de tiu direkto pere de subita rigardo de unu el la knaboj kiu rigardas la rigardanton, kvazaŭ la pentraĵo estas farita per fotilo fare de fotisto. Tiukadre la mieno de tiu tria knabo montriĝas ege mistera. Kion li volas esprimi?

La grandeco de la verko, pentrita per oleokoloroj sur kanvaso, estas 127 × 154 cm, kaj ĝi estas en la kolekto de la muzeo Ateneum en Helsinko.