Hagyárosbörönd
Hagyárosbörönd [hadjAroŝborond] estas malgranda unuigita vilaĝeto kaj municipo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 300
- Poŝtkodo: 8992
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°54′35″N 16°42'16″E
Geografio[redakti | redakti fonton]
Hagyárosbörönd situas sur mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo Szombathely-Zalaegerszeg. Zalaegerszeg troviĝas 16, Körmend 17, Vasvár 22, Nova 30, Budapeŝto 230 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio okazis pri vilaĝo Hagyáros en 1251 laŭ tiama hungara ortografio "Hagarus", pri Börönd en 1332 en formo "Berend". Ili unuiĝis en 1942.
En Hagyárosbörönd migra poŝto servas.