Hainleite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hainleite
Monta ĉeno
kaj valo-regiono
montara sistemo [+]

LandoGermanio

Supermara alteco433 m ü. NHN [+]
- koordinatoj51° 20′ 0″ N, 10° 52′ 0″ O (mapo)51.33333333333310.866666666667Koordinatoj: 51° 20′ 0″ N, 10° 52′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoQ2565896 [+]


Hainleite (Turingio)
Hainleite (Turingio)
DEC
Hainleite
Hainleite
Lokigo de Turingio en Germanio

Map
Hainleite
Vikimedia Komunejo:  Hainleite [+]
vdr

Hainleite estas arbarkovrita kalkŝtona monta ĉeno kaj valo-regiono en norda Turingio en Germanio. La areo situas en la distriktoj Kyffhäuser kaj Nordhausen sude de la rivereto Wipper inter la urboj Bleicherode kaj Sondershausen. La plej alta punkto estas je 464 metroj.

vido disde Arnsburg-ruino apud Seega al Wipper-valo

La areon karakterizas miksitaj arbaroj kun fago kiel la domina arbospecio. Krom forstado, turismo estas grava en Hainleite. La areo estas precipe populara ĉe migrantoj, kaj trans Hainleite kondukas la jenaj tri gravaj migraj migrovojoj:

  • Barbarossaweg inter Korbach kaj Kyffhäuser-monto
  • Hainleitewanderweg S2 inter Friedrichsroda kaj Sachsenburg
  • Hauptwanderweg (ĉefa marŝadejo) disde Eisenach ĝis Wernigerode

Kune kun Kyffhäuser-montaro kaj Windleite ĝi konsistigas la Naturan parkon Kyffhäuser.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harald Rockstuhl: Sagenbuch vom Dühn aus dem Helbetal und von der Hainleite in Thüringen. Bad Langensalza, 2005, ISBN 3-937135-71-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]