Haitia reĝlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haitia reĝlando
Plena origina nomo:
Royaume d'Haïti
 Haitia ŝtato 18111820 Haitia respubliko 

historia lando
Geografio
Hispaniolo inter 1808 kaj 1820
Hispaniolo inter 1808 kaj 1820
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Haitia ŝtato Haitia ŝtato
Postsekvaj ŝtatoj:
Haitia respubliko Haitia respubliko
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Haitia reĝlando estis ŝtato establita de Henri Christophe la 28-an de marto 1811, kiam li estis proklamita reĝo Henriko la 1-a, kiu antaŭ ĉi tio, regis kiel prezidento de la Haitia ŝtato. Tiu ĉi estis la dua provo establi monarkion en la lando, post kiam Jean-Jacques Dessalines iĝis la pinto de la Unua imperio de Haitio de 1804 ĝis 1806. Henriko neniam povis regi sur tuta Haitio, ĉar ekde la murdado de Dessalines la teritorio dividiĝis inter la Haitia ŝtato norde, en kiu regis Christophe kiel prezidento, kaj la Haitia respubliko sude, en kiu regis Alexandre Pétion. Kiel rezulto de ĉi dividiĝo, la Haitia reĝlando nur okupis la teritorion de la iama norda ŝtato.

Dum sia regado, Henriko la 1-a starigis 6 kastelojn, 8 palacojn (inkluzive de la palaco Sans-souci kaj la fortikaĵo Citadelle Lafèrriere, konstruita por protekti la reĝlandon de eblaj francaj invadoj). Li kreis ankaŭ la nacian nobelaron, konsistanta el 4 princoj, ok dukoj, 22 grafoj, 37 baronoj kaj 14 kavaliroj.

Post puĉo kaj la subteno al regulo kiu malpliigis lian povon, Henriko sinmortigis la 8-an de oktobro 1820, kaj estis enterigita en la fortikaĵo Lafèrriere. Lia filo, la reĝa princo Víctor Enrique estis murdita 10 tagojn poste de revoluciaj fortoj en la palaco Sans-Souci. Post la forpaso de Henriko, la reĝlando estis reunuigita kun la Haitia respubliko kaj Jean Pierre Boyer iĝis la prezidento de la tuta teritorio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]