Hălmeag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Halmágy)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hălmeag
Vilaĝo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Brașov
Alinome Halmágy hungare, Halmagen germane
Komunumo Șercaia
Iama hungara departemento Nagy-Küküllő (reĝa departemento)
Situo 45° 52′ N, 25° 8′ O (mapo)45.86666666666725.129166666667Koordinatoj: 45° 52′ N, 25° 8′ O (mapo)
Alto super maro 468 m
Poŝtkodo 507196
Loĝantaro 562 (2002)
Information icon.svg
vdr

Hălmeag [həlmeag] (hungare: Halmágy, germane: Halmagen) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Făgăraș, en la valo de Olt. Administre ĝi apartenas al Șercaia.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi nombris 1128 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 659 (rumanoj, 43 % da hungaroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua skriba mencio estis en 1211. En mezepoko ĝi estis libera saksa vilaĝo. Post la turkaj detruoj oni reloĝatigis ĝin per hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye).

La evangelia-luterana (ĝis 1542 katolika) preĝejo de Hălmeag estas la dua plej aĝa de Transilvanio, post tiu de la eksa monaĥejo de Cârța. La ortodoksa preĝejo estas konsekrita al Sankta Nikolao kaj ekestis en la 19-a jarcento.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En ĉiu aŭgusto okazas la "tagoj de Hălmeag" (Zilele Hălmeagului) kun diservoj, procesioj kaj kermesoj. Je la 11-a de majo kaj la 15-a de oktobro estas pitoreskaj kamparanaj bazaroj.

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]