Hanga Roa
Hanga Roa | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 163 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 564 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 9′ S, 109° 26′ U (mapo)-27.149244-109.432323Koordinatoj: 27° 9′ S, 109° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 41 m [+] | ||
Areo | 12,71 km² (1 271 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Hanga Roa (hispanlingva prononco: [ˈaŋɡa ˈro.a]) (hispane: Bahía Larga, golfego, kiel traduko el la rapanuia lingvo) estas la ĉefa urbo, haveno kaj sidejo de Paskinsulo, nome municipo de Ĉilio.[1] Ĝi estas en la suda parto de la okcidenta marbordo de la insulo, en la malaltaj teroj inter la neaktivaj vulkanoj Terevaka kaj Rano Kau. La loĝantaro de 3 304 personoj (censo de 2002) enhavas 42.63 procenton de la totala loĝantaro de la insulo.
En la urbocentro estas vendejoj, hoteloj, restoracioj, superbazaroj kaj apotekoj, krom publikaj konstruaĵoj kaj metia bazaro. Norde de la urbo, en Tahai, estas la Antropologia Muzeo Padre Sebastián Englert. Ĉefa enspzofonto estas turismo (estas flughaveno) kaj duarange fiŝkaptado kaj agrikulturo.
Komence de la 21-a jarcento estis tumultoj inter lokanoj kaj eksterinsulanoj profitantaj el la decidoj de la ĉilia registaro pri la uzado de la terenoj kaj instalado de hoteloj.