Hans Georg Link

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hans Georg Link
Persona informo
Morto 30-an de novembro 1943 (1943-11-30)
vdr

Hans Georg Link (ofte nomata Juan Jorge Link) estis svisgermana montgrimpisto kiu kvinfoje surgrimpis Akonkagvon de 1936 ĝis 1944, kaj per tio tiutempe atingis signifan publikan atenton en Sudameriko. Dum sia unua surgrimpo de Akonkagvo en 1936 Link trafis la mortintan sidantan korpon aspektantan kvazaŭ statuo, de la aŭstra montgrimpisto Hans (Juan) Stepanek, kiu dek jarojn antaŭe, estis pereinta dum provo surgrimpi tiun danĝeran monton. La franca edzino Adrienne Bance de Hans Georg Link estas la unua virino kiu atingis la montsupron de Akonkagvo en 1940 . Ili ambaŭ pereis dum sia lasta provo en februaro 1944 kun la germanaj montgrimpistoj Walter Schiller kaj Albert Kneil. Aldoninde estas ke akompanis Adriennne-on ŝia hundo Fifi, unua hundo surgrimpinta Akonkagvon en 1940, kiu ankaŭ pereis kun sia mastrino en 1944.

En tiu grimpo de la monto Akonkagvo, kiun gvidis Juan Jorge Link, partoprenis ankaŭ la esperantista verkisto kaj vojaĝisto Tibor Sekelj, la aŭstro Zechner kaj la italo Bertone, kiuj triope atingis la montsupron je la 13-a de februaro 1944, dum la kvar aliaj volis postveni sekvatage kaj pereis en neĝŝtormo. Laŭ la libro Tempesto super Akonkagvo de Tibor Sekelj dedukteblas, ke la 65-jara Walter Schiller mortis ne atinginte la montsupron. La tri aliaj (gesinjoroj Link kaj Albert Kneidl) atingis la montopinton, subskribis la montopintan memorliboron la 18-an de februaro kaj pereis provante malsupreniri. Ŝajnas ke Adrienne vundiĝis kaj mortis pro tio kaj ke Hans Georg Link perdis la prudenton, plu malsupeniris forgesinte sian nemalhaveblajn pioĉon kaj okulŝirmilon. Lia kadavro estis trovita 150 metrojn sub tiu de lia edzino. La korpojn de Adrienne Bance kaj Hans Georg Link retrovis 11 monatojn poste en januaro 1945 plia ekspedicio, kiun Tibor Sekelj ankaŭ partoprenis, laŭ iniciato de la argentina armeo. La korpo de Albert Kneidl estis retrovita ne dum tiu ekspedicio en 1945, sed dum sekvonta en 1946.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  • Tibor Sekelj: Tempesto super Akonkagvo, 1959, eldonejo Serbia Esperanto-Ligo (Beogrado) kaj Tempestad sobre el Aconcagua, 1944, Ediciones Peuser (Bonaero) kaj Editorial Diana (Meksikurbo), respektive 1947, Editorial Albatros (Bonaero)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]