Har Brakha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Har Brakha
Israela kolonio • Nahal settlement
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 062  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 12′ N, 35° 16′ O (mapo)32.19279722222235.2653Koordinatoj: 32° 12′ N, 35° 16′ O (mapo) [+]
Alto 850 m [+]
Har Brakha (Palestina aŭtonomio)
Har Brakha (Palestina aŭtonomio)
DEC
Har Brakha
Har Brakha
Situo de Har Brakha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Har Brakha [+]
vdr

Har Brakha (Monto de Beno) (hebrea הר ברכה) estas israela komunumo en okupaciita Cisjordanio, Palestino, sur la suda monto-ĉeno de Muntaro Gerizim je 870 metroj super la marnivelo, en la montoj de Samario. Ĝi estas apud la palestina urbo Nablus. Har Brakha estas nomita laŭ unu el la du montoj menciitaj en la Libro Deuteronomio, sur kiu laŭ la skribaĵoj duono de la dekdu triboj de Israel iris por ricevi benojn. La komunumo estas organizita kiel komunuma vilaĝo kaj troviĝas en la jurisdikcio de la Samaria Regiona Konsilantaro. En 2021 estis 3 062 loĝantoj. [1]

Har Brakha fondiĝis la 17-an de novembro 1982. En 1987 grupo de judortodoksaj familioj alvenis kaj starigis la vilaĝon. Post la fondado de la vilaĝo, rabeno Eliezer Melamed estis nomumita la rabeno de la vilaĝo, verkinto de la serio de halaĥaj libroj "Perloj de Halaĥo".

La vilaĝo havas elementan lernejon por knaboj kaj apartan elementan lernejon por knabinoj, ortodoksan gimnazion por knaboj kaj ortodoksan gimnazion por knabinoj, kaj jesivon.

En 2011 granda grupo da evangeliaj kristanoj alvenis por helpi la ĉirkaŭajn vinberejojn, iniciate kaj permesite de rabeno Melamed, kaj ekde tiam ili loĝas sur la okcidenta monteto de la vilaĝo.

Post konstrui kelkcentojn privatajn domojn en Har Brakha, la loĝantoj decidis ekkonstrui kvar-, kvin- kaj eĉ sesetaĝajn apartamentdomojn. Tiu decido estis farita por malmultekostigi loĝejojn kaj ebligi al junaj paroj aĉeti domojn en la vilaĝo. Kiel parto de tiu konstruado, lernejoj por knaboj kaj knabinoj estis konstruitaj kune kun dek unu infanĝardenoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]