Hararo (kometo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kometo 17P-Holmes, kies hararo estis pli granda ol Suno

La hararo de kometo estas la nebula ŝelo kiu ĉirkaŭas la kometan kernon. Ĝi formiĝas kiam la kometo proksimiĝas al Suno en ĝia tre elipsa orbito : pro varmiĝo, vaporiĝemaj substancoj de la kometo sublimiĝas. La ellaso de gaso kuntrenas fajnajn erojn de pulvo kreante nubon da gaso kaj polvo.

La hararo komponiĝas ĉefe el akvo, karbona dioksido metanolo kaj aliaj gasoj. Akvo konsistas 90% el la ellasitaj gasoj kiam la kometo situas je 3 - 4 AU de Suno, La akva molekuloj estas detruitaj pro fotomalkombino kaj, en pli malgranda kvanto, pro fotojonigo[1]. La pli grandaj eroj de polvo estas dispelitaj laŭlonge de la orbito de la kometo, dum ke plej subtilaj eroj estas pelitaj for de Suno fare de la premo de radiado.

La hararo povas atingi konsiderindan grandon : en oktobro 2007, la hararo de la kometo 17P/Holmes mallonge atingi diametron pli grandan ol tiu de Suno[2]. Ankaŭ la Granda kometo de 1811 havis hararon proksimume grandan kiel Suno. La hararo poste malgrandiĝas kiam la kometo krucas la orbiton Marso (ĉirkaŭ 1,5 AU) : je tiu distanco, la suna vento iĝas sufiĉe forta por forblovi la gasojn kaj polvojn por formi la kometan voston.

La kosmosondilo Stardust, lanĉita de la NASA en 1999, kolektis erojn de polvo de la hararo de la kometo 81P/Wild (aŭ Wild 2) kaj revenigis ilin sur Teron en 2006[3].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]