Harold Wethey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Harold Edwin Wethey (Port Byron, 1902Ann Arbor, 22-a de septembro de 1984) estis elstara arthistoriisto, fakulo pri la vivo kaj verkaro de El Greco.

Li estis profesoro en la Universitato de Vaŝingtonio kaj en la Universitato Harvard, kie li ricevis doktoriĝon. En la Universitato de Miĉigano li estis nomumita konsilisto de la departamento de belartoj.

Inter ĉefaj akademiaj studoj troviĝas Colonial Architecture and Sculpture in Peru, El Greco and His School, Alonso Cano: a study of the 17th century Spanish painter kaj tri volumenoj pri Tiziano. Li kontribuis ankaŭ per tri artikoloj al la Brita Enciklopedio: nome «El Greco», «Tiziano» kaj «Historio de la okcidenta arkitekturo».

Kiel fakulp pri El Greco, publikigis en 1962 El Greco and His School, verko kiu ege efikis sur la akademiaj etosoj tutmondaj. Li kontribuis ankaŭ al kreado de ampleksa katalogo de verkoj de la pentristo, kiun jarojn poste ampleksigos José Álvarez Lopera.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]