Harry Hopkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harry Hopkins

Harry Lloyd HOPKINS (17-a de aŭgusto 1890 - 29-a de januaro 1946) estis usona juristo, demokrata politikisto, unu direktisto de New Deal, elpensinto de la tutlandaj publiklaboraj programoj en la 1930-aj jaroj. Dum la dua mondmilito, li estis plej proksima konsilanto de Franklin D. Roosevelt (1941-1945).

Li komence laboris kiel sociala laboristo, post kolapso de la borso en 1929, oni nomumis lin en 1931 afergvidanto (poste prezidanto) de krizotrakta ofico de Novjorkio. Tiun instituton fondis Roosevelt kiel guberniestro kaj kiam li iĝis prezidento en 1933, li kunportis Hopkins al Vaŝingtono.

Hopkins atingis ĝis 1938, ke oni disdonu pli ol 8,5 miliardojn da usonaj dolaroj por helpi al la 15 milionoj da senlaboruloj. Tiutempe li estis gvidanto de diversaj ŝtataj helpoficoj.

Hopkis estis ministro pri eksteraj aferoj (1938-1940), respondeculo de la Land Lease en 1941.

Bibliografio

  • Robert Sherwood: Roosevelt and Hopkins (1948)