Heinrich Nischwitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Nischwitz
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1907 (1907-11-18)
Morto 12-an de marto 2002 (2002-03-12) (94-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Heinrich NISCHWITZ (naskiĝis la 18-an de novembro 1907; mortis la 12-an de marto 2002) estis germana esperantisto kaj bankoficisto, honora membro de Germana Esperanto-Asocio (GEA).

Li esperantistiĝis en 1922. En 1926 li iniciatis la fondon de Suda Ligo (laborunuiĝo de esperantistoj en Badeno kaj Virtembergo). De 1954 ĝis 1983 li estis estrarano de GEA havanta jenajn funkciojn: Vicprezidanto (1954-1971), Trezoristo (1966-1983), Kasisto (1972-1983), Membroadministranto (1972-1981), Redaktisto de Germana Esperanto-Revuo (1977-1981). Nischwitz krome estis mecenato, interalie kiel membro de Societo Zamenhof.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Fischer, Rudolf. [Nekrologo] en: Esperanto Aktuell 2002/3, p. 8 (kun foto)
  • Reuchlin, Richard. Heinrich Nischwitz fariĝis 90-jara - 75-jara esperantisteco. En: Esperanto Aktuell 16a jaro 1997/8, p. 8 (kun foto).