Heinrich Traxdorf
Heinrich Traxdorf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1399 en Majenco |
Morto | 1-an de januaro 1500 (101-jaraĝa) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | orgenkonstruo • muzikilfaristo |
Heinrich Traxdorf (datoj de naskiĝo kaj morto estas nekonataj) estis orgenkonstruisto el Majenco, kiu vivis kaj laboris dum la frua 15-a jarcento.
Dum lia tempo la muzikinstrumenta konstruado atingis sian florepokon krom en aliaj urboj ankaŭ en Majenco. En la 1440-aj jaroj li konstruis tri orgenojn en Nurenbergo: la grandan orgenon de Sankta Sebaldo, kies fasado estis detruata en 1945, kaj du malgrandajn orgenojn por la preĝejo Dipatrino. Pluan li kreis en la preĝejo de la monaĥejo Sankta Petro je Salcburgo. Traxdorf estis novigema orgenkonstruisto kaj unu el la unuaj, kiuj devojiĝis de la blokpozitivo, modelo kutima en la gotika epoko; anstataŭe li subdividis la pozitivon en registrojn.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hermann Fischer. Traxdorf, Heinrich, Grove Dictionary of Music and Musicians ed. L. Macy.
- The Organ: An Encyclopedia, eldonita de Douglas E. Bush kaj Richard Kassel. Routledge, 2006. ISBN 9780415941747