Heinrich von Kittlitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich von Kittlitz
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1799 (1799-02-16)
en Breslaŭo, Prusio
Morto 10-an de aprilo 1874 (1874-04-10) (75-jaraĝa)
en Majenco
Lingvoj germana
Loĝloko Germanio
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo esploristo • ornitologo • ilustristozoologo • natursciencisto • botanikisto
vdr

Friedrich Heinrich, Freiherr von Kittlitz (16a de februaro 1799 – 10a de aprilo 1874) estis germana artisto, ŝipoficiro, esploristo kaj naturalisto. Li estis devena el familio de malnova prusia nobelaro ("Freiherr" signife "sendependa senjoro" - ranga kiel barono).

Kittlitz ĉirkaŭnavigis la mondon inter 1826 kaj 1829 per la rusa ekspedicio Senjawin, sub estreco de kapitano Fjodor Petroviĉ Litke. Li havigis al la muzeo de la Imperia Akademio de Sciencoj en Sankta Peterburgo 754 specimenojn de 314 birdospecioj, inklude speciojn kiuj poste iĝis formortintaj. Inter ili estas la Kosrae ralo (Porzana monasa) kaj la Kosrae sturno (Aplonis corvina) kiuj estas konataj nur el liaj specimenoj. Li publikigis Twenty-four Views of the Vegetation of the Coasts and Islands of the Pacific (1844).

Kittlitz veturis al Norda Afriko en 1831 kun sia amiko Eduard Rüppell, sed devis reveni al Germanio pro malsano. Dum estado en Egipto atendante ŝipon li kolektis specimenojn de la birdospecio kiu poste iĝis konata kiel Kitlitza pluvio.

Kitlitza urieto, Kosrae ralo, Kitlitza turdo kaj la Kitlitza pluvio ricevis siajn nomojn el lia nomo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kupfertafeln zur Naturgeschichte der Vögel, Frankfurt 1832, 1. Heft
  • 24 Vegetationsansichten von den Küstenländern und Inseln des Stillen Ozeans, Wiesbaden 1845–1852
  • Vegetationsansichten aus den westlichen Sudeten, Frankfurt 1854
  • Naturszenen aus Kamtschatka
  • Bilder vom Stillen Ozean
  • Denkwürdigkeiten einer Reise nach dem russischen Amerika, nach Mikronesien und durch Kamtschatka, Gotha 1858, Band 1, Band 2
  • Psychologische Grundlage für eine neue Philosophie der Kunst, Berlin 1863
  • Schlußfolgerungen von der Seele des Menschen auf die Weltseele, Mainz 1873
  • Ornithologisches Tagebuch. Handschrift mit Aquarellmalereien. 4 Bände (1816-1823). Wissenschaftliche Stadtbibliothek Mainz, Sammlung Moyat, Sign.: Moyat 658

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]