Heinrich von Pirnbrunn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heinrich von PIRNBRUNN (mortinta la 29-an de julio 1343) estis inter 1338 kaj 1343 ĉefepiskopo salcburga.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komence de aprilo 1338 Heinrich estis elektita kiel lasta reprezentanto de la bavara nobelaro - kiu vere estis elektita kaj ne nur altrudita sur la salcburgan episkoptronon.

Li estis tre klerita persono, iam eble eĉ skolastiko. Dum sia mallonga regado li donis en la 1339 al la anoj de Friesach la urbajn rajtojn kaj ordonis minejan regularon por Gastein kaj Rauris. Iom pridubinda pieco igis lin en 1340 ne malhelpi bruligon de sakrilegi-farinta katedralano (kiu estis psike handikapita). Pro lia nelonga regado la okaze de tronŝanĝo pagotaj sumoj al la roma kurio evidentiĝis granda financa perdo por Salcburgio.

En sia regularo por la minejoj aperas la unuan fojon la termino Land Salzburg, do Salcburgio. Oni entombigis Heinrich en la katedralo de Salcburgo, antaŭ la Nikolao-altaro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]