Saltu al enhavo

Helmut Sonnabend

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmut Sonnabend
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1924 (1924-01-14)
Morto 6-an de decembro 1986 (1986-12-06) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Helmut Sonnabend (naskiĝis la 3-an de septembro 1924, mortis la 6-an de decembro 1986 en Germanio) estis prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) dum pli ol dek jaroj. Ankaŭ la Asocion de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI) li gvidis.

Profesie lernejestro, li dediĉis sian Esperanto-karieron al problemoj de instruado; krom multaj konferencoj kaj similaj eventoj organizitaj de li, li postlasis unu libron, Esperanto: Lerneja eksperimento (Edistudio, 1979).

Sonnabend estis rektoro de lernejo en antaŭurbo de Brunsviko. Li agadis kiel ĉeforganizanto de la 50-a Germana Esperanto-Kongreso en 1972 en Brunsviko. Ĝis 1974 li estis estrarano de GEA.

Dum la 84-a Germana Esperanto-Kongreso en 2006 unu el la kunvensalonoj nomiĝis laŭ li.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. LKK (eld.):83-a Germana Esperanto-Kongreso Braunschweig 2006. Jubileo de GEA 1906 - 2006. Braunschweig 2006, p. 14.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]