Helpo-Diskuto:Kategorio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aldonu komenton


Kiamaniere listigi la kategoriojn?[redakti fonton]

Kiamaniere oni difinas novan kategorion?[redakti fonton]

Gangleri 00:24, 25. Sep 2004 (UTC)

Komparo de kategorioj inter diversaj Vikipedioj[redakti fonton]

Saluton!

  • La evolunivelo de la diversaj Vikipedioj estas malsama. Kion fari se oni volas meti artikolon en kategorion, kiu ĝis nun ne ekzistas en eo:Vikipedio sed simila artikolo enestas en kategorio de alia Vikipedio? Mi rimarkis, ke en eo:Vikipedio nur kelkaj landoj havas propran kategorion. Kion fari kun arikol(et)oj pri aliaj landoj? Vidu ĉikoncerne diskuton pri Islando. Krome okazas, ke en aliaj Vikipedioj unu termino estas kaj artikolo kaj kategorio (aŭ minimume malsimilas). Kiamaniere meti la [[xx:referenc(j)o|alternativa(j)n referenco(j)n]] el aliaj Vikipedioj? Ekzemplo: La diversaj formoj por la termino "Hundaj rasoj" en aliaj Vikipedioj.
  • Ĝis nun mi menciis la uzadon de ne ekzistanta kategorio en la <!--- komentario de la artikolo --->. Gangleri 17:47, 24. Sep 2004 (UTC)

Uzado de [[Kategorio:ekzemplo|"alinomigo"]][redakti fonton]

  • Mi rimarkis ke pluraj Vikipediistoj uzas alinomigon kune kun kategorio en siaj [[Vikipediisto:nomo]] paĝoj. Tio ŝajne ne taŭgas, ĉar mi ne povis vidi iun ajn ŝanĝon. Mia konsilo: Aŭ la Vikipedia sistem korekte uzas / uzos la alinomigon aŭ oni forigu / korektu tian uzadon. Gangleri 17:47, 24. Sep 2004 (UTC)
    • La alinomigo ja funkcias. Ĝi efikas ke la artikoloj/paĝoj estu ordigataj laŭ la alternativa teksto, ne laŭ ilia vera titolo (kiu kaze de la vikipediistoj ĉiam komenciĝas per Vikipediisto:). (vidu ekz. Kategorio:Vikipediistoj de Germanio ĉe via listero) --Schuetzm 18:08, 24. Sep 2004 (UTC)
      • Dankon pro la respondo. Pardonu mian naivecon. Fakte ne temas pri alinomigo. La uzado de "|..." post kategorioj rilatas al ordmaniero. Mi finfine trovis anglalingvan mencion ĉe http://meta.wikimedia.org/wiki/Help:Category#Setting_sort_keys. Nur la sintakso alludas / samas kun la alinomiga uzado [[Hundo|hundoj]]. Ĝi nur "aspektas" tiel. La "|" karaktero (verŝajne) estas nur Vikipedia separilo.
      • Kiam mi ekverkis tion eron mi pensis, ke tiamaniere oni povus listigi la familian nomon en la listo de la Vikipediistoj. La listo tamen montras nur la ekrannomo. Mi nomiĝas Reinhardt WIEWE kaj la ekrannome estas Gangleri. Se mi aldonus |Reinhardt post la kategorio, la ekrannomo komencante per Go estus fuŝe enordigita ĉe litero Ro.
      • Tamen indas konsili la uzon de "alinomigo" por la ekzemplo el la angla teksto. Oni devas nur alkutimiĝi, se per "[[Category:People|Einstein, Albert]]" aperos en listo ..., "EBERT Hugo", ..., "Albert EINSTEIN", ... (la litero E estos jen ĉe la unua vorto, jen ĉe la dua). Gangleri 02:48, 25. Sep 2004 (UTC)
Finfine mi komprenis la korrektan uzon. Kiam la Vikipediista nomo ne enordiĝus same kiel la al vera familia nomo (tio estas la ordo en E-ujo) oni nur uzu la Vikipediistan nomon. Nun [[Kategorio:Vikipediistoj|Gangleri]] [[Kategorio:Vikipediistoj de Germanio|Gangleri]] lokigos mian Vikipediistan nomon ĉe Go. Ĝenerala uzo do estu nur [[Kategorio:Vikipediistoj|Vikipediisto]] [[Kategorio:Vikipediistoj de Germanio|Vikipediisto]].
Por la sistemo estus egala se mi skribus [[Kategorio:Vikipediistoj de Germanio|Gangleri mi ŝatas miajn hundojn]] ;-) Gangleri 01:17, 26. Sep 2004 (UTC)
Dankon! Finfine ankaŭ mi komprenas, kiel uzi tion! Ĉu vi bonvolus meti vian klarigon en la Vikipedio:Kategorio-paĝon?
--VerdLanco 12:02, 3. Nov 2004 (UTC)

Listigo de kategorioj kaj de specialaj paĝoj ĝenerale[redakti fonton]

  • Post kiam mi finfine eksciis kie troviĝas la listo de la kategorioj, mi konstatis, ke oni ne povas tuj elekti komencliteron por dezirata kategorio sed devas trafoliumi la paĝojn. Kiam la nombro plilatiĝos tio estos embarasa.
  • Noto: La listo de la specialaj paĝoj ĝis nun ne estas en alfabeta ordo. Tio estas embarasa ankaŭ por vizitantoj. Oni ne ordigu la liston nur laŭ graveco aŭ laŭ "la plej ŝatataj" aŭ laŭ ajna kriterio. En enciklopedio alfabeta ordigo estu ĉiam ebla. Dankon! Gangleri 17:47, 24. Sep 2004 (UTC)

Konataj eraroj rilate kategorioj[redakti fonton]

Ĉu ni rekomendu pluralajn kategorinomojn kiel "Kategorio:Scienc-fikciaj libroj"? Se ne estas rekomendo, eblas ke iu uzas singularon kaj iu pluralon. Kaj male ke pri artikoltitoloj, ne bone efikas alidirekto pri kategorioj. Kompreneble oni notu, ke iuj estu singulare "Kategorio:Scienc-fikcio", ne "-oj"! -- :) 01:12, 27. Sep 2004 (UTC)

Kiam ne uzi kategoriojn?[redakti fonton]

Kiam kategorio utilas pli ol listo?
Kaj kiam listo estas pli utila ol kategorio?
Ĉu iam indas uzi kaj kaj?

Ĉu indas iom post iom forigi ĉiujn listojn kaj anstataŭigi ilin per kategorioj? Laŭ mi, jes. Sed ne ĝis kiam eblos meti en kategoripaĝoj same detalajn priskribojn kiel en listoj. Dume, listoj (kiam ili estas ĝisdatigitaj) estas pli utilaj ol kategorioj pro tio, ke eblas skribi pli pri ĉiu listero ol nur la titolon.

Ĉu povas ekzisti temo kie listohava artikolo estas pli bona vikipedia solvo ol kategorio? Mi pensas, ke ne. Sed mi ne certas.
Eble indas en kelkaj kazoj kombini liston kaj kategorion pri la sama temo? Ne nur dum transiro de listo al kategorio, sed kiel pli bona solvo!
Kion vi opinias, vikipediistoj?
--VerdLanco 22:13, 9. Nov 2004 (UTC)

Ne. Oni havu ambaŭ. Oni ne povas enkategoriigi neekzistantajn artikolojn aŭ artikolojn per alia nomo. --:) 02:47, 16. Dec 2004 (UTC)
Nu, oni povas skribi kion ajn en kategori-paĝo, kion oni povas skribi en listo. Tamen, dume la redakteblecoj jes estas pli limigitaj en kategoripaĝoj. Sed post kelkaj monatoj, kiam tiuj problemetoj verŝajne estas riparitaj, ĉu tiam ankoraŭ troveblos bonaj argumentoj por reteni listojn en artikoloj?
--VerdLanco (diskutu) 16:19, 16. Dec 2004 (UTC)

Tiu artikolo ja apartenas al la helpopaĝaro ĉu ne ? Arno Lagrange  06:56, 13. Dec 2004 (UTC)

Laŭseksaj kategorioj[redakti fonton]

Post la haltigo de la Baloto pri ge- kaj -in, ni serĉis kompromison pri la kreado de laŭseksaj kategorioj/listoj. Mi proponis (kaj Roberto kaj Blahma konsentis) ke ni ne havu laŭseksajn kategoriojn, sed ja ĉiam permesu laŭseksajn listojn. (Mi proponis tion sur Vikipedia diskuto:Baloto pri ge- kaj -in).

Mi nun ankaŭ trovis aldonan argumenton por ĉi tiu solvo: Ni havas jenan regulon:

Laŭ mi ĉi tiu regulo malpermesas, ke ni metu Marilyn MONROE kaj sur kategorion de aktoroj (ambaŭseksa kategorio) kaj sur kategorion de aktorinoj. Sed ĉar la vorto "aktoroj" signas ambaŭ seksojn, oni ja atendus trovi ŝin en la kategorio de aktoroj. Ekzisto de kategorio de aktorinoj malpermesus tion. Do ni ne havu tian kategorion, sed nur koncernan liston.

Se iu ne konsentas kun ĉi tiu kompromiso, li kompreneble povas daŭre argumenti kontraŭ ĝi, kaj eble ni denove ŝanĝos ĝin (eble eĉ necesus baloto). Marcos 12:29, 22. Jan 2006 (UTC)

"de" aŭ "en" iu regiono?[redakti fonton]

Ni havas multajn kategoriojn kiuj estas duopaj nur pro la malsameco de la unu vorto "de" aŭ "en": Ekz. Kategorio:Lagoj de Ontario kaj Kategorio:Lagoj en Ontario. Antaŭ de redakti ilin, mi do demandas: Kio el ambaŭ estas plej bona? Ŝajne, la "en"aj estas pli uzataj. Sed aliflanke eble estas tro specifa. Ekz. Ontario (lago) nepre ne estas "en" Ontario, ja estanta parto de ĝia landlimo. (La Neenkategoriitaj kategorioj enhavas pli multaj tiaj kategoriaj.) --Sebastian 02:54, 16. Apr 2008 (UTC)

Mi volas atentigi vin pri la regulo pri elekto de prepozicioj sur Vikipedio:Nomoj de kategorioj. Tiu regulo estis konsento ellaborita post anataŭnelonga dikuto sur Vikipedio:Diskutejo. Laŭ tiu regulo oni uzu Kategorio:Lagoj en Ontario. Marcos 15:37, 22. Apr 2008 (UTC)
Dankon! Se mi ĝuste komprenas regulon, Kategorio:Komunumo de Loire ne ŝanĝu? --Sebastian 04:09, 23. Apr 2008 (UTC)

Enkategoriigo de unuopaj literoj[redakti fonton]

Saluton! Ĝis nun unuopaj literoj de la latina alfabeto (sen kaj kun diakritaj signoj) estas rekte en la kategorio Kategorio:Alfabeto. Tio estas miaopinie malkontentiga. Ili estu enkategoriitaj sub nova kategorio Kategorio:Latinaj literoj. Du literoj el Kategorio:Literoj estu movitaj kaj ĉi tiu kategorio forigita. La tria litero (Daleto) apartenas al semidaj lingvoj kaj estu enkategoriita en Kategorio:Semidaj literojKategorio:Hebreaj literoj a.s. – nu, ankoraŭ ne ekzistas artikoloj pri tiom da nelatinaj literoj. Mi serĉis ĉi tie kaj en Vikipedio:Diskutejo kaj mit pensas, ke oni ankoraŭ pridiskutis tiun demandon. Do: ĉu iu kontraŭas enkategoriigon de latinaj literoj sub Kategorio:Latinaj literoj? --Doesle 21:39, 27 Mar. 2011 (UTC)

Jam ekzistas la kategorioj Kategorio:Greka alfabeto, Kategorio:Armena alfabeto ktp. sub Kategorio:Alfabeto kun la individuaj literoj de la koncernata alfabeto. --Doesle 20:53, 28 Mar. 2011 (UTC)