Saltu al enhavo

Henri Gagnebin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Gagnebin
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1886 (1886-03-13)
en Lieĝo
Morto 2-an de junio 1977 (1977-06-02) (91-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Elie Gagnebin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Henri Gagnebin estas svisa muzikisto, komponisto. Li naskiĝis en Lieĝo, Belgio, la 13an de marto 1886 kaj mortis en Ĝenevo, Svislando, la 1an de junio 1977.

Li studis en Bielo, Laŭzano, Berlino, Parizo. Li ĉefe ludis pianon kaj orgenon. Li komponis en ĉiuj genroj krom opero.

En 1925 li fariĝis direktoro de la Ĝeneva Muziklernejo (Conservatoire de Genève). Li estis tie direktoro ĝis 1957.

En 1938 li fondis la Internacian Muzikkonkurson de Ĝenevo (Concours International d'Exécution Musicale de Genève), kiu estas unu el la plej prestiĝaj konkursoj en la mondo.

En 1959 li ricevis premion de la urbo Ĝenevo. En 1961 li ricevis premion de la Ĵurasa Instituto. En 1963 li ricevis premion pri komponado de la Asocio de Svisaj Muzikistoj (Association des Musiciens Suisses)

Li verkis multajn artikolojn pri muziko en la ĉiutaga ĝeneva ĵurnalo "Tribune de Genève".

Gagnebin havis fratinon Marthe Robert-Gagnebin (1876 - 1962), kiu fariĝis la edzino de fama romanda pentristo Philippe Robert (1881-1930). Philippe kaj Marthe Robert estas la geavoj de Mireille Grosjean-Robert, fama svisa esperantistino.

Oratorioj

[redakti | redakti fonton]
  • Saint-François d'Assise
  • Requiem des Vanités du Monde
  • Chant pour le Jour des Morts et la Toussaint
  • Les Mystères de la Foi
  • Le Psaume 104
  • Henri Gagnebin, Orgue, musette et bourdon, Souvenirs d'un musicien, Neuchâtel : La Baconnière, 1975
  • Schweizer Komponisten unserer Zeit, Winterthour : Amadeus, cop. 1983 avec photographie
  • Dictionnaire des musiciens suisses, Zurich : Atlantis Verlag, 1964 p. 130-131
  • Henri Gagnebin, Chronologie de sa vie et Catalogue de ses oeuvres, Anières (GE), 1986
  • Lettres à Henri Gagnebin de ses collègues organistes, Préface de R.-A. Jeandin, Genève : Ed. Passé - Présent, 1995
  • Vera und Werner Geissberger, "Henri Gagnebin (1886-1977). Eine Würdigung von Wirken und Werk nach 20 Jahren", Musik und Gottesdienst, Zeitschrift für evangelische Kirchenmusik, 51, Heft 6, 1997, 240-247.