Henriko la 4-a (Dua Parto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry IV, Part 2
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro William Shakespeare
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1598
Ĝenro historidramo
vdr

Henriko la 4-a (Dua Parto) estas historia teatraĵo de William Shakespeare, supozeble verkita inter 1596 kaj 1599. Ĝi estas la tria teatraĵo de la tetralogio de Shakespeare kiu temas pri la sinsekvaj regadoj de Rikardo la 2-a, Henriko la 4-a (du teatraĵoj, inklude Henriko la 4-a (Unua Parto)), kaj Henriko la 5-a. Henriko la 4-a (Dua Parto) priskribas epokon de historio kaj anstataŭ rekta pluigo de la historia rakonto, ĝi plie emfazas al la tre populara rolulo John Falstaff kaj enkondukas aliajn komediajn figurojn kiel parto de lia etoso, kiel Ancient Pistol, Doll Tearsheet, kaj Justice Robert Shallow. Kelkaj scenoj specife paralelas kun epizodoj de la Unua Parto.

La intrigo temas pri la reveno de la princo Henriko, al sia diboĉema vivo, ĉirkaŭita de fiuloj. Sekva priokupo de Henriko estas fronti armeon formitan de malamikoj. En ŝlosila sceno la estonta Henriko la 5-a estas ĉe la mortolito de la patro kaj, kredante lin mortinta, prenas lian kronon kaj surmetas ĝin al si mem. La reĝo vekiĝas kaj koleriĝas, sed poste kredas en la bona fido de la filo, kaj konsilas al li kiel regadi, kaj porti la armeon for de Anglio por eviti la enlanda milito, konsilon kiun la estonta Henriko la 5-a uzos por la kampanjo de Francio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barker, Roberta. "Tragical-Comical-Historical Hotspur." Shakespeare Quarterly 54.3 (2003): 288–307.
  • Bevington, David, eld. The Complete Works of Shakespeare. Updated Fourth Edition. University of Chicago, 1997.
  • Bulman, James C. (2002). "Henry IV, Parts 1 and 2". In Hattaway, Michael (eld.). The Cambridge Companion to Shakespeare's History Plays. Cambridge Companions to Literature. Cambridge: Cambridge University Press. doi:10.1017/CCOL052177277X.010. ISBN 9781139000116 – via Cambridge Core.
  • Duthie, George Ian. Shakespeare. London: Routledge, 1954.
  • Greenblatt, Stephen. "Invisible Bullets: Renaissance Authority and Its Subversion in Henry IV and Henry V." En Political Shakespeare, eldonita de Jonathan Dollimore kaj Alan Sinfield, 18–47. 1985.
  • Halliday, F. E. A Shakespeare Companion 1564–1964. Baltimore, Penguin, 1964.
  • Saccio, Peter, Shakespeare's English Kings, 2a eld, 2000.
  • Sanders, Norman. "The True Prince and the False Thief." Shakespeare Survey 30 (1977).