Henrique Bernardelli
Henrique Bernardelli (1858-1936) | ||
---|---|---|
Ciklo de la ĉaso al la indiĝenoj, el la kolekto de la Museu Paulista
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de julio 1858 en Valparaiso, Ĉilio | |
Morto | 6-an de aprilo 1936 en Rio-de-Ĵanejro, Rio-de-Ĵanejrio | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Brazilo vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Felix Bernardelli (en) kaj Rodolfo Bernardelli (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | instruisto pentristo desegnisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Henrique Bernardelli estis brazila pentristo, kiu naskiĝis en Ĉilio, kaj venis al Brazilo kiam li estis okjara. Li estis frato de la skulptisto Rodolfo Bernardelli (1852-1931) kaj de la pentristo kaj violonisto Félix Bernardelli (1866-1908).
Vivo kaj verkoj
[redakti | redakti fonton]En 1865 li moviĝis kun sia familio al Suda Rio-Grando kiam liaj gepatroj (violonisto kaj dancistino), estis kontrakitaj fare de la imperiestro Petro la 2-a por esti mentoroj de la imperiaj princinoj. En 1867 ili translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro.
En 1870 li enskribiĝis en la Academia Imperial de Belas Artes en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, studante kun pentristoj de elstara graveco kiel ekzemple Victor Meirelles kaj Agostinho José da Mota (1824-1878). En 1878 li prenis brazilan naciecon por esti elektebla por la eŭropa vojaĝpremio de la Akademio. Li perdis la premion al pt:Rodolfo Amoedo (1857-1941) sed vojaĝis al Romo en 1879 uzante siajn proprajn rimedojn. Tie li renkontis la laboron de tiaj artistoj kiel Francesco Paolo Michetti (1851-1929) e Giovanni Segantini (1858-1899).
Revene al Rio-de-Ĵanejro, en 1888, li partoprenis kelkajn ekspoziciojn: En 1889 en la Pariza Universala Ekspozicio, kie li gajnis bronzan medalon per la pentraĵo "La Bandejranoj"); en 1890 ĉe la Ĝenerala Ekspozicio de Belartoj, kie li montris la verkojn "Dicteriade", "Tarantella" kaj "Calle de Venezia"; kaj en 1893 ĉe la Ĉikaga Universala Ekspozicio kun "Messalina", "Mater" kaj "Proklamado de la Respubliko".
En 1891 li iĝis instruisto pri pentrado de la ĵus inaŭgurita Nacia Lernejo pri Belaj Artoj. Li konservis kontakton kun la itala metafora kulturo, konstante vojaĝante al grandurboj kiel ekzemple Romo, Napolo kaj Venecio. Li instruis en la lernejo ĝis kiam li estis anstataŭigita per pt:Eliseu Visconti en 1906 kiam li komencis doni privatajn lecionojn en sia studio, en la sama tempo li ricevadis privatajn komisionojn.
Lia agado kiel dekoraciisto meritas atenton, laborinte en la Urba Teatro en Rio-de-Ĵanejro, la Nacia Biblioteko kaj la Nacia Muzeo de Belartoj. En 1916 li gajnis unu el la plej altaj premioj, kiun artisto povas aspiri en Brazilo: la Honormedalo. Li ankaŭ estis membro de la Supera Konsilio de Belartoj al kiu li faris gravajn servojn.
Granda parto de la laboro de Henrique Bernardelli estis donacita al la artokolekto de la ŝtato. Estas busto de li kun lia frato Rodolfo en Praça do Lido, Copacabana, Rio-de-Ĵanejro, de la skulptisto pt:Hildegardo Leão Veloso.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Artur Timóteo da Costa (1822-1922) brazila pentristo kaj dekoraciisto
- Agostinho José da Mota (1824-1878) brazila pentristo, desegnisto kaj instruisto
- Victor Meirelles (1832-1903)
- Machado de Assis (1839-1908) brazila romanverkisto
- Zeferino da Costa (1840-1915) brazila pentristo, instruisto kaj dekoraciisto
- Francesco Paolo Michetti (1851-1929) itala pentristo
- Rodolfo Bernardelli (1852-1931) meksikdevena brazila skulptisto
- Rodolfo Amoedo (1857-1941) brazila pentristo, desegnisto, instruisto kaj dekoraciisto
- Giovanni Segantini (1858-1899)
- Félix Bernardelli (1866-1908) meksikdevena brazila pentristo kaj muzikisto
- Eliseu Visconti (1866-1944) brazila pentristo, desegnisto kaj dezajnisto
- Eugênio Latour (1874-1942) brazila pentristo kaj gravuristo
- Afonso d'Escragnolle Taunay (1876-1958)
- Lucílio de Albuquerque (1877-1939) brazila pentristo, desegnisto kaj instruisto
- Helios Seelinger (1878-1965) brazila pentristo, desegnisto kaj karikaturisto
- Georgina de Albuquerque (1885-1962) brazila pentristino, desegnistino kaj instruistino
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La nuna artikolo estis tradukita el la Angla Vikipedio.