Henry McMahon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Siro Arthur Henry McMahon (n. 28-an de novembro 1862; m. 1949) estis brita soldato kaj diplomato.

Henry McMahon naskiĝis kiel filo de brita generalo. Li vizitis la Imperial College en London, en 1885 soldatiĝis en la kolonia Hindia Armeo, poste ŝanĝis en 1890 al la brita hindia kolonia administrado.

Li mezuris kaj fiksis la limojn - je persa peto - inter 1896 kaj 1905 inter Baluĉio, Afganistano kaj Persa Reĝlando.

Ekde 1911 ĝis 1914 laboris li kiel eksterafera ministro de reĝoreprezentanto de Brita Hindio. En tiu posteno decidis li pri norda limo de Hindia Imperio kaj Ĉinio, Tibeto en la Konferenco de Ŝimla (1914). (legu McMahon-linio).

Oni transmetis lin en 1915 al Kairo, kie li laboris kiel posteulo de Lordo Kitchener, brita ĉefkomisaro en Egiptio. Li sekrete korespondis - en nomo de la brita registaro de Edward Grey - kun ŝerifo de Heĝas, Hussein ibn Ali. Ili interŝanĝis dek leterojn kiuj tuŝis la senpependecon de la pure arabaj landoj, se ili agadas kontraŭ Otomana Imperio. McMohan komprenis tiun pure-vorton ne al Palestino, kio kaŭzis konflikton kaj fiaskon de la korespondado. (legu pli Hussein-McMahon-korespondado) McMohan estis ŝanĝita en Egiptio en 1916 per la arabe parolanta Francis Reginald Wingate (1861 – 1953).


Fontoj

  • McMahon: Seistan Past and Present, Geogr. Journal, 1906, S. 209ff