Herder-biblio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herder-biblio
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

LaHerder-biblio (germane: Herder-Bibel) estas katolika traduko de la Biblio en la germana lingvo. Ĝi estiĝis kiel tekstobazo por la ekde 1937 ĉe Herder-eldonejo en Freiburg aperinta plurvoluma verko Herders Bibelkommentar. Die Heilige Schrift für das Leben erklärt. Inter la tradukistoj estis renomitaj fakuloj teologiaj, ekz. Hermann Bückers, Edmund Kalt, Peter Ketter kaj Willibald Lauck. La Psalmoj estas inverse transpreno de la laboro de la benediktanoj de Beuron.

Inter 1968 kaj 1984 eldonitis versio prilaborita de la menciita tekstaro kun komentoj el la Biblio de Jerusalemo. En 1978 de la responsaj episkoparoj tamen la versio Einheitsübersetzung aprobitis kiel oficiala biblioteksto dum predikado kaj instruado. Tio konsekvence malaperigis la Herder-aĵon de ĉe publika utiligo.

Ekde 2005 aperis la Herder-biblio en diversaj eldonoj, i.a. kiel Benedikto-biblio je honoro de lia papa moŝto Benedikto la 16-a). Tiam novortografiigis la tuton Johannes Franzkowiak farante eĉ kelkajn treetajn aliajn ŝanĝojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]