Hereroj
Hereroj estas afrika popolo (ĉ. 120.000), vivinta en la iama Germana Sudokcidenta Afriko, nun en Namibio kaj Angolo, iom ankaŭ en Bocvano. Inter la jaroj 1904 kaj 1907 la germana armeo sub gvido de generalo Lothar von Trotha murdis ĉ. 65-80.000 hererojn. Ili estis per mitralo mortpafitaj, iliaj akvofontoj estis venenitaj, la ankoraŭ vivantaj estis forpelataj al la dezerto, kie oni trudis ilin morti pro malsato kaj soifo dum semajnoj malhelpante ilin eliri. La idaro de la iamaj hereroj provis akiri monon de Germanio (4 miliardojn da dolaro) okaze de la 100-jara datreveno de la herera genocido, sed ili malsukcesis. Pri tiu parolis interalie Sven Lindqvist.
Vidu ankaŭ
-
Hereraj virinoj
-
Hereroj
-
Hereroj kiuj travivis
-
Hereroj, fine de la 19a jarcento
Eksteraj ligiloj
greke http://www.gruenekraft.net/html/gz246.php greke http://www.namibian.org/travel/namibia/population/herero.htm Herera popolo de Namibio greke http://www.einseitig.info/html/content.php?txtid=222 greke http://derstandard.at/?url=/?id=2156901