Hermann Lenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La germana verkisto Hermann Karl LENZ [heman kal lenc] naskiĝis la 26-an de februaro 1913 en Stutgarto. Li mortis la 12-an de majo 1998 en Munkeno.

Kvankam liaj unuaj verkoj estiĝis en la tempo post la Dua mondmilito, li nur en la 1970-aj jaroj trovis vastan atenton. En la jaro 1978 Lenz, kies romanoj ofte montras membiografiajn trajtojn, gajnis la Georg-Büchner-Preis, kiu estas la plej renoma literaturpremio en Germanio.

Famaj verkoj

  • Das stille Haus (rakonto, 1947)
  • Der russische Regenbogen (romano, 1959)
  • Der innere Bezirk (romantrilogio, 1961-1980)
  • Verlassene Zimmer (romano, 1966)
  • Andere Tage (romano, 1968)
  • Der Kutscher und der Wappenmaler (romano, 1972)
  • Tagebuch vom Überleben und Leben (romano, 1978)
  • Zeitlebens (poemoj, 1981)
  • Ein Fremdling (romano, 1983)
  • Der Letzte (rakonto, 1984)
  • Der Wanderer (romano, 1986)
  • Bilder aus meinem Album (membiografio, 1987)
  • Herbstlicht (romano, 1992)