Hermano kaj Doroteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hermano kaj Doroteo (germane: Hermann und Dorothea) estas 1798-jara eposo idilia de germana verkisto Johann Wolfgang von Goethe. Ĝi estas konsiderata unu el la ĉefverkoj de la mondliteraturo.

En 1911 el la germana lingvo Benno Küster tradukis ĝin, kaj dua eldonaĵo estis publikigita en 1922 ĉe eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn, kiel unua volumo de la serio Internacia Mondliteraturo.

"Küster certe mem pruviĝis poeto E-igante tiun verkon." 
(El la Antaŭparolo de Dietterle.)