Saltu al enhavo

Hermano kaj Doroteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermano kaj Doroteo
Hermano kaj Doroteo
Hermano kaj Doroteo
AŭtoroJohann Wolfgang von Goethe
Eldonjaro1911
UrboMagdeburgo
EldonintoCentra Eldonejo
Paĝoj86
vdr

Hermano kaj Doroteo (germane Hermann und Dorothea) estas eposo idilia de la germana verkisto Johann Wolfgang von Goethe. Ĝi unuafoje estas eldonita en 1798 kaj estas konsiderata unu el la gravaj verkoj el la mondliteraturo.

En 1911 aperis traduko esperantlingva fare de Benno Küster ĉe Centra Eldonejo (Central-Verlag) en Magdeburgo.[1] Dua eldonaĵo estas publikigita en 1922 ĉe eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko, kiel unua volumo de la serio "Internacia Mondliteraturo". Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.

Citaĵo
 Küster certe mem pruviĝis poeto Esperantigante tiun verkon. 
 1911, Johannes Dietterle, Antaŭparolo de Hermano kaj Doroteo; Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 Poezia romano de Goethe, unu el la plej artaj kreaĵoj de l' granda germana verkisto. La traduko valoras tiun de grekaj aŭ latinaj eposoj jam faritaj kaj donas fidelan rebrilon de l' originalo. 
 1911, Historio de Esperanto I, paĝo 333
Citaĵo
 Mi ne intencas detale analizi tiun famekonatan kaj tiulingve tradukitan idilian poemon. Mi nur diros, ke la originalon Goethe verkis (1796) en hekzametroj versoj. La poemo konsistas el naŭ kantoj, laŭ la nomoj de la naŭ muzoj. Ĝi estas simpla pentraĵo de la honesta senafekta vivado de la ĝermana burĝaro, en la momento, kiam la franca Revolucio komencis skuegi la tutan Eŭropon. Multaj scenoj estas delikatege graciaj, ekz. la sceno de Doroteo kaj Hermano ĉe la fontano; la moroj kaj kutimoj, la tipoj kaj karakteroj estas ekzakte pentritaj kaj vivoplenaj.

S-ro Bernio Küster en hekzametra] versoj kaj tre klasika stilo verkis tre bonan tradukon preskaŭ ĉiuloke fluan kaj facilkomprenebla!!, kaj li rajtas esperi, ke li plenumos sian tro modestan deziron, ke lia verko « ĝojgu almena kelkajn anojn el la Esperantistaro » Mi citos kelkajn versojn el la naŭa kanto (142-150) (Doroteo respondas la riproĉojn kaj mokojn de l'patro de Hermano) :

« Lasu min ree foriri! Ĉe vi mi do povas ne resti;
Foren mi volas kaj iros la miajn, la tre kompatindajn,
En manlfeliĉo de mi forlasitajn servadi; plibonon
Nur por mi mem mi elektis. Ja tiel mi nun decidigis;
Tial mi povas konfesi nun, kio alie dum jaroj
Estus ĉe mi kastrinta. Jes, trafis profunde de l'patro
Moko min, ne ĉar mi estas fiera, maljuste sentema,
Seti ĉar, verdire, en koro la mia, inklino naskiĝis
Al la junulo, jen kiu hodiaŭ helpinto aperis.
Kiam li min nur forlasis sur strato, mi lin rememoriris
Ĉiam ; nii pensis pri tiu feliĉa knabino, ho, kiu
K ble jam fianĉineto la lia farigis. Kaj kiam
Mi lin retrovis ĉe l'puto, mi ĝojis revidi lin tiel,
Kvazaŭ ja estus al mi aperinta el la ĉieluloj
Unu ! ...............................................»

La traduko enhavas iom multajn preserarojn, ne ĉiuj korektitajn sur la preseraro paĝo (ekz. iv, 190 (al > la) — v, 158 (nur > mur), - v, 21, 28, 53, viii , 43 (frankoj > francoj) — viii, 12 (ŝi > ĉi), — IX, 266 (ĉie > ĉi).
Kelkaj vortoj estas uzataj en neĝusta senco : ekvoki I, 6l ; elvoki (i, 151); provizoro (provizisto) II, 94; gento (sekso) II, 270 ; tede (vi, 207, 267 ; ix, 13, 45); defendata ix, 315.

Jen kelkaj malkorektajoj (aŭ preseraroj): i, 161 (briladis > briladas), u, 20 (ripozus > ripozos), i i , 250 (povis > povus) ix, 316 (sin kontraustariĝos)...
 
 Esperanto n112 20 nov. 1911
Citaĵo
 La tradukinto de tiu ĉi idilio de Goethe prenis sur sin taskon ambician. La prezento de ia klasika poemo en alia lingvo ĉiam estas herkulesa entrepreno. Certe multe de la versoj en tiu ĉi traduko estas belsonaj, tamen ni ne povas diri, ke ĝi plene plaĉas al ni. Ni rimarkis, ke la vorto “nun” ĉiam saltetas en la versojn ne nur nenecese sed preskaŭ senmotive, kvazaŭ ĝi volas trudi sin sur la atenton de la leganto. Sur p. 61 troviĝas “elĉerpi” (angle: exhaust), kie kutime oni diras “ĉerpi” (to draw water, etc.) La traduko certe meritas la atenton de diletantoj ĉe la poezio. 
 P.J.C.La Brita Esperantisto - Numero 084, Decembro (1911)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4088, paĝo 364

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]