Heroica Matamoros

| Heroica Matamoros | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| loĝlokoj de Meksiko limurbo | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 87300 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 541 979 (2020) [+] | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 25° 51′ N, 97° 30′ U (mapo)25.85-97.504166666667Koordinatoj: 25° 51′ N, 97° 30′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 9 m [+] | ||||
| Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Heroica Matamoros [heroika], pli mallonge Matamoros estas metropolo, ankaŭ limurbo en la subŝtato Tamaulipas en Meksiko. La urbego estas ankaŭ katolika diocezo. Nomdonanto de la loknomo estas: en:Mariano Matamoros.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2020 Heroica Matamoros havis urban loĝantaron de 541 979.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La metropolo situas ĉirkaŭ 10 metrojn super la marnivelo en la marborda ebenaĵo sur areo de 115.3 km² laŭ dekstra (suda) riverbordo de Rio Grande. Rekte trans la limo situas Brownsville (Teksaso) en Usono.
Historio
[redakti | redakti fonton]En historio de Meksiko tiu loko estis grava historiejo, kie okazis pluraj bataloj kaj aliaj eventoj inter alie: Meksika Milito de Sendependeco, Meksika Revolucio, Teksasa Revolucio, Meksika-Usona Milito, Usona Enlanda Milito, kiu permesis al la urbo gajni sian titolon de "Nevenkita, Lojala kaj Heroa". La meksika nacia himno estis aŭdebla por la unua fojo publike en Matamoros.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekonomio de Matamoros signife baziĝas sur ĝia internacia komerco kun Usono kun signifaj industriaj produktoj. La aŭtomobila industrio gastigas la muntajn kaj akcesoraĵajn por aŭtoj kiel General Motors, Ford, Chrysler, BMW kaj Mercedes-Benz. Pli frue la ekonomio estis agrikulturo. Onidire la estonta perspektivo estos la naftoindustrio.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La urbego havas havas varman humidan subtropikan klimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cfa), kun mildaj vintroj kaj varmaj, humidaj someroj. La averaĝa temperaturo estas 24 °C kaj varias inter 18-29 °C. La averaĝa jara pluvokvanto estas 696 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed la pluvo kulminas septembre kaj oktobre.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Inter la menciita Brownsville kaj Matamoros 4 internaciaj pontoj funkcias.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj, ankaŭ katedralo
- statuoj
- muzeoj
- teatro
- palacoj
- festivalo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans








