Herz aus Glas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herz aus Glas
filmo
Originala titolo Herz aus Glas
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 13 nov. 1976, 17 dec. 1976, 9 feb. 1977, 8 sep. 1977, 1 okt. 1977, 11 dec. 1977, 3 apr. 1978, 9 mar. 1979, 18 jul. 1980, septembro 1983, 13 jan. 1984, 19 okt. 1989, 23 okt. 2002
Ĝenro filma dramo
Kameraado Jörg Schmidt-Reitwein
Reĝisoro(j) Werner Herzog
Produktisto(j) Werner Herzog
Scenaro Herbert Achternbusch • Werner Herzog
Filmita en Svislando
Loko de rakonto Bavario
Muziko de Popol Vuh
Rolantoj Josef Bierbichler • Clemens Scheitz • Volker Prechtel • Werner Herzog • Stefan Güttler • Sonja Skiba • Brunhilde Klöckner • Wolf Albrecht
Produktinta firmao Werner Herzog Filmproduktion
IMDb
vdr

Herz aus Glas (Vitrokoro) estas germana filmo de 1976 reĝisorita kaj produktorita de Werner Herzog, kun agado okazanta en la 18-a jarcento en Bavario. La filmo estis verkita de Herzog, bazite parte sur rakonto de Herbert Achternbusch. La ĉefa rolulo estas Hias, bazita sur la legenda bavaria profeto Mühlhiasl.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en la 18-a jarcento en urbo de Bavario kie estas fabriko kiu per vitroblovado produktas brilan rubenkoloran vitron. Kiam la mastra vitroblovisto mortas, la sekreto produkti ĝin perdiĝas. La loka barono, kiu posedas la fabrikon, estas obsedita pri la rubenvitro kaj kredas, ke ĝi havas magiajn proprecojn. Je la perdo de la sekreto, li descendas en frenezo kun la cetero de la urbanoj. La ĉefa rolulo estas Hias, divenisto el la montetoj, kiu antaŭdiras la detruon de la fabriko en incendio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Produktorado[redakti | redakti fonton]

Dum la filmado, preskaŭ ĉiuj aktoroj ludis sub hipnoto. Oni hipnotigis ĉiun aktoron por ĉiu sceno, kun la escepto de la rolulo Hias kaj la profesiaj vitroblovistoj kiuj aperas en la filmo. La hipnotigitaj aktoroj faris tre strangajn ludadojn, kion Herzog intencis por sugesti la trancecan staton de la urbanoj de la historio. Herzog havigis al la aktoroj la plejmulton de ilia dialogo, parkerigita dum hipnoto. Tamen, multaj el la gestoj kaj movoj de la hipnotigitaj aktoroj okazis spontane dum la filmado.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Werner Herzog, komentaro por la DVD de Heart of Glass.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heart of Glass (film) en la angla Vikipedio.