Heu mihi quam malus mos est in Graecia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandro la Granda, drinkulo, kiam li murdis Kliton kiu iam estis savinta lian vivon

Heu mihi, quam malus mos est in Graecia, greke Οἴμοι, καθ' Ἑλλάδ' ὡς κακῶς νομίζεται[1] estas la komenco de aserto de Peleo en la eŭripida historio Andromachae, verso n. 693. Per tiuj ĉi vortoj Peleo kritikas la kutimon de multaj armeestroj kiuj mem fiere aperas en laŭdaj enskriboj - anstataŭ la batalintaj soldatoj. Ne temas pri ia mitologia kunteksto sed tre verŝajne nur pri interesaj, privataj observoj de al aŭtoro.

Klito kromnomite la nigrulo aŭ nur tiun ĉi verson aŭ pli multon recitis dum vespermanĝo kun Aleksandro la Granda je Samarkando en la jaro 328 a.K. Klito kiu iam estis savinta Aleksandron de la morto dum la batalo de ĉe Graniko-rivero ja kritikas la malvirton de Aleksandro fanfaronadi nur la proprajn meritojn; sekve li estis mortigita fare de la ege ebria Aleksandro.

Quintus Curtius Rufus tradukis la versojn 693-698, kiujn laŭdire Klito diris, solene latinen tiel: "male instituisse Graecos, quod tropaeis regum dumtaxat nomina inscriberent: alieno enim sanguine partam gloriam intercipi."[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • André Aymard, "Sur quelques vers d'Euripide" ĉe Παγκάρπεια. Mélanges Grégoire vol. 1 (Annuaire de l'Institut de philologie et d'histoire orientales et slaves vol. 9, 1949) pp. 43-74; represo sub la titolo "Sur quelques vers d'Euripide qui poussèrent Alexandre au meurtre" ĉe A. Aymard, Etudes d'histoire ancienne (Parizo 1967) pp. 51-72
  • J. R. Hamilton, Plutarch: Alexander. A commentary (Oksfordo: Clarendon Press, 1969) p. 144
  • Hans Ulrich Instinsky, "Alexander, Pindar, Euripides" ĉe Historia vol. 10 (1961) pp. 248-255 JSTOR
  • François Ripoll, "Les intentions de Quinte Curce dans le récit du meurtre de Clitus (VIII, 1, 19-52)" ĉe Bulletin de l'Association Guillaume Budé (2009 no. 1) pp. 120-142
  • P. T. Stevens, Euripides: Andromache (Oksfordo: Clarendon Press, 1971) pp. 178-179

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko: Mi plendas malvirton en Grekujo...
  2. "Historiae" 8.1.28-29; traduko: Estas malbona karaktero de la grekoj ke ili aperigas sur monumentoj nur la nomojn de la gvidintoj kvankam la gloraj venkoj ŝuldiĝas al la sango de aliaj personoj!