Hietzing

| Hietzing | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| Viena urbodistrikto | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Ŝtato | |||||
| Komunumo | |||||
| Poŝtkodo | 1130 | ||||
| Retpaĝaro | Oficiala retejo (germane) | ||||
| Urbestro | Johanna Sperker | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 55 505 (2024) [+] | ||||
| Loĝdenso | 1 472 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 11′ N, 16° 15′ O (mapo)48.18138888888916.258055555556Koordinatoj: 48° 11′ N, 16° 15′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 244 m [+] | ||||
| Areo | 37,7 km² (3 770 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
| Distrikta administrado | Hietzinger Kai 1–3 1130 Wien | ||||
| Politiko | |||||
| Distriktestro | Johanna Sperker (ekde 4-a de junio 2025) | ||||
Hietzing [HIːcing] estas la dek tria distrikto de Vieno (Wien [viːn]). Laŭ la stato de 2024 en ĝi vivis 55 505 loĝantoj sur areo de 37,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 472 loĝantoj/km². Sume la distrikto konsistigas la malcentran sudokcidentan parton de la urbo.
La distrikto dividiĝas al la urbokvartaloj Auhof, Hacking, Hietzing, Lainz, Ober Sankt Veit, Rosenberg, Schönbrunn, Speising kaj Unter Sankt Veit. Ĝi havas komunan limon kun Meidling, Liesing, Penzing kaj Rudolfsheim-Fünfhaus.
Distrikta muzeo
[redakti | redakti fonton]La distrikta muzeo de Hietzing dokumentigas la karakteron de la distrikto kiel "vilaa kvartalo". Rimarkindaj ekspoziciaĵoj inkluzivas la plej malnovajn pruvojn de homa setlejo en la Viena regiono, la faman etiopian kolekton de la afrika esploristo Friedrich J. Bieber, tajpilon apartenantan al Bertha von Suttner, kaj originalan kostumon de granda spektaklo festanta la "arĝentan", do 25-jaran, jubileon de la geedziĝo de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kaj Elizabeto en 1879.
Servoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (germane)
- retejo pri la distrikta muzeo de Hietzing (germane)
- Resuma retpaĝo pri ĉiuj vienaj distriktoj (same germane)




