Higuera de las Dueñas
Higuera de las Dueñas | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05427 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 270 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 14′ N, 4° 36′ U (mapo)40.239722222222-4.6016666666667Koordinatoj: 40° 14′ N, 4° 36′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 634 m [+] | ||
Areo | 35 km² (3 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Higuera de las Dueñas [iGEra delasDŬEnjas] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Higuera de las Dueñas estas etimologie komprenebla kiel Figarbo de la Senjorinoj kaj pro tio aperas en la blazono figarbo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 35,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 266 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 73 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun La Adrada, Sotillo de la Adrada, Fresnedilla, Cenicientos (Madrido), El Real de San Vicente (Toledo) kaj Pelahustán (Toledo). Higuera de las Dueñas estas en la suda parto de la Sierra de Gredos, en la supra valo de Tiétar je altitudo de 634 msm.
Historio[redakti | redakti fonton]
Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado fare de la ekleziaj instancoj de Avilo; la kromnomo de las Dueñas, plej verŝajne aludas al atribuo al monaĥinoj. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, fruktarboj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Plej vizitinda loko estas la preĝejo de la 16-a jarcento, placo kaj ĉirkaŭaĵoj. Estas multaj naturaj lokoj, distrejoj, ktp.