Ruĝbeka vanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hindia vanelo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbeka vanelo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus Vanellus
Specio: Ruĝbeka vanelo Vanellus indicus
Boddaert 1783
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Vanellus indicus aigneri - MHNT

La Ruĝbeka vaneloHindia vanelo (Vanellus indicus) estas birdo de la familio de ĥaradriedoj kaj ordo de ĥaradrioformaj.

Ĝi reproduktiĝas el Irako orienten tra tropika Azio. Kelkaj nordaj reproduktantoj estas migrantaj, sed la resta loĝantaro estas loĝanta escepte por eventuala sezona ioma disigo. Tiu specio malpliiĝas en ties okcidenta teritorio, sed estas multnombra en granda parto de tropika Azio, kie videblas en preskaŭ ĉiu malseka medio. Tiu specio preferas marĉojn kaj similajn akvajn mediojn.

Ili estas facible videblaj kaj rekoneblaj birdoj. Ili estas grandaj vadbirdoj, grandaj kiel Eŭrazia vanelo, sed kun nigraj krono, gorĝo, kolo, brusto kaj vostopinto. La supra vizaĝo, malantaŭa kolo, flankoj, ventro kaj vosto estas blankaj -ĉio kiel strio ekde la okuloj malantaŭen- kaj la flugiloj kaj dorso estas brunaj, sed supre kun verdecaj nuancoj kaj en antaŭa flugilo kun violecaj. Beko -kun nigra pinto- kaj vizaĝaj bridoj -ĝis okuloj- estas ruĝegaj kaj la longaj kruroj estas flavaj. Ĝia alloga aspekto bone kongruas kun ties bruema naturo, per laŭta kaj kvazaŭ skoldanta alvoko.

La ino demetas 3-4 makuletajn okrajn ovojn en surplanka truo.

La manĝo de la Ruĝbeka vanelo estas ĉefe insektoj, helikoj kajaliaj senvertebruloj, kiuj estas bekoplukitaj el la planko. La specio manĝas kaj tage kaj nokte.

Referencoj[redakti | redakti fonton]