Hindio-Partia Reĝlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hindio-Partia Reĝlando
-12 – 130
historia lando
Geografio
skema mapo de la Hindio-Partia Reĝlando
skema mapo de la Hindio-Partia Reĝlando
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Hindio-Partia Reĝlando estis regno de la historia regiono Partio fondita de Gondofaro (greke Γονδοφαρης Gondofarēs, Υνδοφερρης Indoferrēs; en la antikva skribmaniero Ĥaroŝti: 𐨒𐨂𐨡𐨥𐨪 Gudafara; 𐨒𐨂𐨡𐨥𐨪𐨿𐨣 Gudafarna), kaj aktiva de la jaro 19 de nia erao ĝis ĉ. 226 de nia erao. Ĉe sia zenito, la reĝlando regis areon kovrantan partojn de orienta Irano, diversajn partojn de Afganio kaj la nordokcidentajn regionojn de la hinda subkontinento (plej de moderna Pakistano kaj partoj de nordokcidenta Barato). La regantoj eble estis membroj de la partia dinastio de Suren, kaj la regno eĉ estis nomita la "Regno de Suren" de kelkaj aŭtoroj.

La regno estis fondita en 19 kiam la guberniestro de Drangiana (greke Δραγγιανή, Drangianē, Sakastan, historia parto de la Aĥemenida Imperio) Gondofaro deklaris sendependecon de la Parta Imperio. Li poste farus ekspediciojn al la oriento, konkerante teritorion de la hindiaj skitoj kaj de la Hindogreka regno, tiel transformante sian regnon en imperion. Gravaj ĉefurboj de la imperio estis Kabulo kaj Taksila.