Hiroŝima-jo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La rekonstruita kastelo de la karpo, Hiroŝimo

Hiroŝima-jo (japane: 広島城) nomata ankaŭ kastelo de la karpo (japane: 鯉城, rijō), estas kastelo en la urbo Hiroŝimo de Japanio.

Ĝi estis la sidejo de la daimioj de la han (bieno) de Hiroŝimo. La unue en la 1590-aj jaroj konstruita kastelo estis detruita en 1945 de la atombombo Little Boy faligita sur Hiroŝimon la 6-an de aŭgusto 1945. Ĝi estis rekonstruita en 1958 kaj utilas nun kiel muzeo por la historio de Hiroŝimo antaŭ la dua mondmilito.

Bibliografio