Konkero de Meksiko
La Konkero de Meksiko estas tre disvastigita koncepto kiu estas uzata por indiki du malsamajn historiajn okazaĵojn: kaj la Konkero de la Urboŝtato de Meksiko-Tenoĉtitlano fare de la armeo de la Reĝlando de Kastilio (28an de aprilo-13an de aŭgusto de 1521), kaj la longa serio de militoj, kiuj post pli ol da 400 jaroj (1519-1927), fine subigis armee kaj kulture, unu post la alia, ĉiujn diversajn indiĝenajn popolojn, kiuj loĝis en la diversaj regionoj kiuj hodiaŭ konsistigas la teritorion de la Meksika Republiko, unue per alianco inter la krono de Kastilio kaj la Romkatolika Eklezio, kaj per la Meksika ŝtato mem en ĝiaj lastaj stadioj .[1] [2][3][4][5]
Tiu ĉi ambigueco en la koncepto de la konkero de Meksiko estis instigita de granda parto de okcidenta historiografio por konstrui simpligitan historian rakonton kiu prezentas la konkeron kaj rabadon de la indiĝenaj popoloj kiel malproksiman kaj plenumitan fakton, kaj malgravigas la longan kaj perfortan procezon kio signifis la militan konkeron kaj precipe la deviga kulturan reconfiguracion[6] de la tuta loĝantaro.[7][8][9]
Fono
[redakti | redakti fonton]Tra la jarcentoj, la karakterizaĵoj de la geografia medio de la amerika kontinento kondukis ĝiajn loĝantojn tra tre malsama vojo de teknologia evoluo kompare kun la loĝantoj de la eŭrazia kontinento. En Ameriko, male al la malnova kontinento, la pli granda havebleco de naturresursoj, same kiel la pli malgranda konektebleco inter malsamaj regionoj, signifis ke la milito havis multe malpli praktikan utilecon kun respekto al Eŭrazio. Aliflanke, agadoj kiel ekzemple agrikulturo aŭ medicino estis multe pli utilaj.[10][11][12][13][14]
Fine de la 15-a jarcento, la Anahuak-altebenaĵo estis unu el la plej dense loĝitaj regionoj en la mondo. Nur en la urbo Tenoĉtitlano, oni taksas, ke estis ĉirkaŭ 150 000-200 000[15] loĝantoj, nutrataj danke al kompleksa sistemo de chinampas, kiu permesis al ili havi rikoltojn dum la tuta jaro. La publika lumigado disponigita fare de la registaro de Motekuzuma Xocojotzin estas unu el la plej fruaj konataj. Ili estis organizitaj en kompleksa sistemo de urboŝtatoj bazitaj sur politikaj kaj religiaj aliancoj,[16][17] kaj malpligrade per milito, kiu, male al Eŭropo, plejparte akiris simbolan, sportan kaj religian karakteron, per la floraj militoj (xochilyaoyotl) [18][19][20]kaj ne. simple truda, kiel en aliaj regionoj. La foresto de ĉevaloj en Ameriko reprezentis tre grandan distancigon laŭ la taktika kaj geopolitika rolo kiun la milito havis en Eŭropo. Neniam ekzistis grandaj imperioj kiuj kontrolis vastajn teritoriojn, kiel estis en Eŭrazio. La koncepto de teritorio, kiel la geografia jurisdikcio de registaro, ne havis la saman signifon aŭ la saman gravecon kiun ĝi havis en Eŭropo.[10]
Samtempe, la geografia medio de Eŭropo donis al milito ĉefan teknologian kaj historian rolon. La historio de Eŭropo estas regata de la historio de siaj militoj en multe pli granda mezuro ol en aliaj regionoj de la mondo. Ili estis ricevantoj de diversaj teknologiaj kaj kulturaj inventaĵoj alportitaj de la tuta mondo, precipe per kontakto kun Mezoriento: kiel ekzemple papero, la piedingo, la ventomuelejo, la karavelo, pulvo, la kompaso, monoteismo, bankado kaj multaj aliaj[10]. Rezulte, inter la 15-a kaj 16-a jarcentoj komenciĝis en Eŭropo unu el la plej grandaj militteknologiaj paradigmoj de ĉiuj tempoj, kun epicentroj en Hispanio, Germanio kaj Italio: la epoko de la pulvoraj imperioj. [10]
La alveno de Kristoforo Kolumbo al Antiloj en 1492 signifis la renkontiĝon de du draste malegalecaj mondoj, precipe en milita tekniko, kaj metis ĉe la piedoj de Eŭropo mondon riĉan je naturaj rimedoj kaj homfortoj, sed armee sendefenda.[10]
Hispanofila rakonto pri la konkero
[redakti | redakti fonton]La okcidenta historiografio, kiu tradicie preferas aŭtorojn kiel Francisko Lopez de Gomara, Kristian Duverger[3] aŭ Hugh Thomas, komprenas ke la Konkero de Meksiko ĉefe referencas al submetado de la Ŝtato Meksika ankaŭ nomita Azteka Imperio, atingita de Hernán Cortés je la nomo de la reĝo Karolo la 5-a de Germanio kaj 1-a de Hispanio kaj favore al la Hispana Imperio inter 1519 kaj 1521. Finfine la 13an de aŭgusto de 1521 la urbo Meksiko falis en povo de la hispanaj konkistadoroj, post du jaroj de ardaj klopodoj, militaj, politikaj kaj konspiraj, en kiuj partoprenis, kun la hispanoj, ankaŭ indiĝenaj popoloj deantaŭe subpremitaj kaj vasaligitaj de la meksikoj, en intenco ribela — profite de la alianco kun la ĵus alvenintoj — for de la truditaj vivkondiĉoj en kiuj ili vivis. Tiu fakto markis la komencon de la hispana koloniigo kaj de la sekva nasko de la mestiza lando Meksiko.
Kiam alvenis la hispanoj, en 1519, la meksika imperio estis tre juna kaj multaj el la subpremataj popoloj ankoraŭ konservis la memoron pri sia sendependa vivo; krome, anstataŭ konsideri Motekuhzoman kiel sian reganton, ili lin timis kaj malamis. Tiel, la vasalaj popoloj ne vidis en la hispanoj konkerantojn, sed liberigantojn. Alia grava faktoro estis, ke Motekuhzoma mem kredis, ke la alveno de la hispanoj estis la plenumo de antikva tolteka profetaĵo, kiu diris, ke la dio Kecalkoatlo iam revenos el oriento. Tial, almenaŭ en la komenco, la meksikoj praktike ne rezistis la avancon de la hispanoj, sub la komando de Hernán Cortés. La hispanaj trupoj, aliancitaj kun la popoloj rivalaj de la meksikoj, sieĝis Tenoĉtitlanon, kiu finfine falis la 13an de aŭgusto de 1521.
Post la konkero de la ĉefurbo okazis aliaj ekspedicioj kaj militaj kampanjoj, fare kaj de Hernán Cortés kaj de liaj kapitanoj, inter 1521 kaj 1525, en la centra, norda kaj suda areoj de la teritorio de la aktuala Meksiko, kiuj fiksigis la unuajn limojn de la Vicreĝlando Nova Hispanio. El tiu dekomenca bazo, la konkero pluis pere de la aligo de aliaj teritorioj fare de diversaj konkerantoj kaj tiel nomataj Adelantado: nome Kalifornio, la duoninsulo Jukatano, la okcidenta areo konata kiel Nova Galegio, la nordorienta zono konata kiel Nova Regno de Leono, la norda zono kie troviĝis Nova Biskajo kaj aliaj teritorioj de Norda kaj Centra Ameriko. El tiuj okazintaĵoj, kiuj modifis draste la tutmondan geopolitikon en la komenco de la 16a jarcento, fluos proksimumen tri jarcentoj de hispana kolonia dominado.
La militan konkeron sekvis la spirita. En 1523 alvenis en Meksikon la unuaj misiistoj por kristanigi la indianojn, ĉefe la junajn, kun la ideo prepari ilin por la sacerdota laboro. Sed jarojn poste estis forĵetita la eblo, ke la indianoj atingu ekleziajn gradojn kaj ankaŭ estis abandonitaj la klopodoj studi kaj konservi ties lingvojn. Tiel komenciĝis la malaperado de la antikvaj kulturoj.
La ĉefaj fontoj de informoj pri la kampanjoj de Cortés kaj de liaj kapitanoj estas la kronikoj nome crónicas de Indias verkitaj en la 16a jarcento mem, el kiuj elstaras la Historia verdadera de la conquista de la Nueva España de Bernal Díaz del Castillo, kiu mem partoprenis en la militkampanjoj, la Cartas de relación de Hernán Cortés al la reĝo Karolo, kaj la verko de Francisco López de Gómara, konata kiel Historia general de las Indias, kiu neniam estis sur la kontinento amerika sed konis Cortés kaj dokumentiĝis el la rakontoj de la soldatoj kiuj partoprenis en la konkero.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- CERVANTES de Salazar, Francisco (1554) "Crónica de la Nueva España" (1985) Juan Mirelles Ostos, México, eld. Porrúa ISBN 968-452-073-5 reta eldono Cervantes Virtual, [1] Konsultita la 4an de julio 2017.
- CORTÉS, Hernán (1518-26) "Cartas de relación" (2003) Mario Hernández Sánchez-Barba, Madrid, eld. Dastin ISBN 84-492-0352-X reta eldono Historia Junta de Castilla y León, [2] Arkivigite je 2008-09-17 per la retarkivo Wayback Machine konsultita la 31an de januaro 2009.
- CHAMBERLAIN, Robert S. (1982) "Conquista y Colonización de Yucatán (1517-1550)", México, eld. Porrúa, ISBN 968-432-734-X
- DÍAZ del Castillo, Bernal (1568) "Historia verdadera de la conquista de la Nueva España" (1939) Joaquín Ramírez Cabañas, México, eld. Pedro Robredo reta eldono, Tomo I, Tomo II en Cervantes Virtual, Konsultita la 4an de julio 2017.
- CORTÉS, Hernán (1) (1524) "Carta inédita a Carlos V" [3] Arkivigite je 2019-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
- CORTÉS, Hernán (2) (1520) Ordenanzas militare y civiles mandadas pregonar por don Hernando Cortés [4] Arkivigite je 2019-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
- CORTÉS, Hernán (3) (1524) "Instrucción civil y militar a Francisco Cortés, para la expedición a la costa de Colima" [5] Arkivigite je 2019-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
- LÓPEZ de Gómara, Francisco (1552) "Historia de la conquista de México" (2006) Juan Mirelles Ostos, México, ed. Porrúa ISBN 970-07-7021-4 reta eldono Historia Junta de Castilla y León, [6] konsultita la 31an de januaro 2009
- PEREYRA, Carlos (1931) "Hernán Cortés" (2006) Martín Quirarte, México ed.Porrúa ISBN 970-07-6062-6
- PONS Sáez, Nuria (1997) "La conquista del Lacandón", México, eld. Universidad Nacional Autónoma de México ISBN 968-36-6150-5
- THOMAS, Hugh (1993) "La conquista de México: el encuentro de dos mundos, el choque de dos imperios" (2000) traduko de Victor Alba kaj C. Boune, México, eld. Planeta ISBN 970-690-163-9
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hernán Cortés, Cartas de Relación, ISBN 9788413372419, 2020, Verbum
- ↑ Bernal Díaz del Castillo, Historia verdadera de la conquista de la Nueva España, ISBN 9780593081495
- ↑ 3,0 3,1 Rozat, Guy y José Pantoja (eds.) (2015), El historiador de lo inverosímil. Para acabar con la impunidad de Duverger, México, Graphen.
- ↑ Añón, Valeria (ed.) (2016), Historia de la conquista de México… Buenos Aires, Corregidor.
- ↑ Gutiérrez Sánchez, Lara / Vélez Jiménez, Palmira, 1910-1940: El conflicto agrario mexicano. Una guerra campesina por la tierra y el poder, Universidad de Zaragoza, FFYL, 2018, https://zaguan.unizar.es/record/75127
- ↑ Richard E. Greenleaf, Zumárraga y la inquisición mexicana 1536-1545, 1988, ISBN 9789681630041
- ↑ Guy Rozat Dupeyron, Indios imaginarios e indios reales en los relatos de la conquista de méxico, ISBN 9789688345948, 2002, Universidad Veracruzana
- ↑ Duverger, Christian (2013), Crónica de la eternidad.., México, Taurus.
- ↑ Rozat, Guy (2018), Indios imaginarios e indios reales en los relatos de la conquista de México. Huellas de un largo trabajo en la memoria cristiana, 3 ed., México, Ediciones Navarra.
- ↑ 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 Paul Kennedy, Auge y caída de las grandes potencias. ISBN 9788401451232, 1998, Plaza & Janes Editores, España
- ↑ Harvey H. Public health in Aztec society. Bull NY Acad Med. 1981;57(2):157-65.
- ↑ Martínez-Moyado RA. Hospitales prehispánicos. CONAMED-OPS. 2017;2(12):25-7 [citado octubre 8, 2019].
- ↑ López-Austin A. Textos de medicina náhuatl. Ciudad de México: UNAM, 1971.
- ↑ Roland Ebel, Chinampas: An Urban Farming Model of the Aztecs and a Potential Solution for Modern Megalopolis, 2019, Jurnals.ashs,org https://journals.ashs.org/horttech/view/journals/horttech/30/1/article-p13.xml;
- ↑ De Rojas JL. Cuantificaciones referentes a la ciudad de Tenochtitlán en 1519. Historia de México. 1986;XXXVI(2):213-50.
- ↑ Kenneth G. Hirth, El altepetl y la estructura urbana en la Mesoamérica prehispánica, Cap. 2, Pennsylvannia State University, p.69-91
- ↑ ANALES DE CUAUHTITLAN 1945 “Anales de Cuauhtitlan”, en Primo Velásquez (ed. y trad.), Códice Chimalpopoca, México, Imprenta Universitaria.
- ↑ Declercq, Stan. 2020. «“Siempre Peleaban Sin razón”. La Guerra Florida Como construcción Social indígena». Estudios De Cultura Náhuatl 59 (enero):97-130. https://nahuatl.historicas.unam.mx/index.php/ecn/article/view/77899.
- ↑ Alicino, Laura. 2019. “El concepto de xochiyaoyotl en el mundo prehispánico según las Relaciones de Chimalpáhin Cuauhtlehuanitzin”, Ancient Mesoamerica 30(2): 235–44.
- ↑ Canseco Vincourt, Jorge. 1966. La guerra sagrada. México: Instituto Nacional de Antropología e Historia.