Historio de Vatikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Ŝtato de Vatikano (aŭ Vatikanurbo) naskiĝis la 11-an de februaro de 1929, per Lateranaj Traktatoj, subskribitaj inter Italio kaj la Apostola Seĝo; per tiuj akordoj (modifitaj per la Akordoj de villa Madama de 1984) konkludiĝis la tieldirita "roma problemo" alestiĝinta en 1870, okaze de la historia konkero de Romo flanke de la itala armeo.

Tiuj akordoj, oficiale ekvalidiĝintaj la 7-an de junio 1929, la nova ŝtata realaĵo akiris plenan suverenecon sur: Placo kaj Baziliko de Sankta Petro kaj sur iuj apudaj palacoj.

La bazilikoj: Baziliko Sankta Johano de Laterano, Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj, Baziliko Sankta Maria la Granda, la palaco de la Kancelario, palaco de Propaganda Fide, palaco kaj ĝardenoj de Castel Gandolfo kaj aliaj konstruaĵoj akiris, male, la rajton de eksterteritorieco (vidu: Eksterteritoriaj zonoj de la Apostola Seĝo.

La aera spaco kaj subgrundo estis malpermesitaj al la itala ŝtato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]