Historio de presilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Historio de presiloj - Unuan porkomputilan presilon projektis Charles Babbage, kiu en 1884 inventis Difference Engine. La komputilo havis aparaton por aŭtomate presi rezultojn de komputado.[mankas fonto] Tamen la komputilo ne estis finita.

Literrada presilo[redakti | redakti fonton]

Historion de presiloj verŝajne necesas komenci ekde 1953 kiam la firmao Remington-Rand konstruis unuan porpresan aparaton por komputilego UNIVAC (Universal Automatic Computer), kiu ricevis nomon UNIPRINTER. Ĝi presis 600 liniojn el 130 simboloj dum minuto. Principo de ĝia funkciado estis tre simila al ordinara tajpilo. Speciala rado kun literoj turniĝis ĉirkaŭ sia akso paralele al papero. Batomekanismo frapis laŭ la rado, kiu, siavice, frapis paperon tra koloriga bendo, lasante spuron sur la paperfolio. Por ŝanĝi literfonton necesis nur ŝanĝi la radon. Aplikante diverskolorajn bendojn eblis presi ne nur nigre, sed tutegale unukolore. En 1954 kaj 1955 IBM prezentis laŭvice presilojn kapablajn tajpi 1000 liniojn (100 signojn en linio) dum minuto. Tamen ambaŭ aparatoj evidentiĝis malbonkvalitaj kaj ne ricevis vastan uzon. En 1959 estis prezentita presilo IBM 1403. La flankaparato estis parto de Data Processing System. IBM 1403 estis plej rapida tiatempa presilo - 1400 liniojn kun 132 simboloj dum minuto (proksimume 23 A4-formatajn paĝojn). Interesa trajto de IBM 1403 estis produktado de diverstonaj sonoj depende de tajpata signo. Komputistoj uzis la trajton por muzikumi per la elektronika muzikilo :) Bedaŭrinde tio estis pinto de liter-radaj presiloj. Trobruaj, komplikaj, unukoloraj, negrafikaj ili mortis sub premo de novaj procedoj.

Nadlara presilo[redakti | redakti fonton]

Nadlaraj aŭ matricaj presiloj (Dot Matrix Printer) havas similan al liter-rada presilo principon de surpaperigo. Ankaŭ estas uzata batomekanismo kaj koloriga bendo, tamen estas ĉefa aliiga trajto - presata signo estas ne antaŭpreta, sed produktata dum presado. Moto de matricaj presiloj estas: "Ajnan simbolon eblas prezenti per punktoj". Matricaj presiloj havas batomekanismon en kiu estas muntitaj batantaj nadloj. La nadloj same, kiel en liter-rada presilo, frapas paperon tra koloriga bendo. Unu frapo - unu punkto, kaj kuno de punktoj formas bildon. Teĥniko de popunkta produktado de bildo nun estas uzata en preskaŭ ĉiuj presiloj sendepende de presa principo. Reynold B. Johnson el firmao IBM komencis esplori porpresilajn matricojn en komenco de la 1950-aj jaroj kaj jam en IBM 1403 estis uzitaj rezultoj de liaj esploroj. Tamen unuan vere matrican presilon prezentis la firmao Seiko Epson en 1964. En la 1970aj jaroj plej fama fabrikanto de matricaj presiloj estis Centronics Data Computer. En 1970 ĝi prezentis presilon Model 101, kiu havis 7-nadlan presoblokon kaj prezentis simbolon per matrico de 5*7 punktoj. Ĝi presis 165 simbolojn dum minuto. Prezo de la aparato estis 2995 dolaroj. En 1977 estis prezentita presilo Micro-1 presanta 240 simbolojn dum minuto kaj tre malmultekosta: 595 dolaroj. En 1978 firmao Epson prezentis presilon TX-80, kiu havis grandan komercan sukceson. Ekzemple IBM produktis ĝin laŭ OEM-patento. Samtempe evoluis presoblokoj, kiuj enhavis 9, 12, 14, 18, kaj 24 nadlojn. Plimultigo de nadloj estis bezonata por altigi kvaliton de presado. Aperis terminoj: LQ (Letter Quality) - alta kvalito, kaj NLQ (Near Letter Quality) - meza kvalito. En fino de la 1970-aj jaroj aperis koloraj matricaj presiloj! En ili estis samtempe uzataj 4 diverskoloraj inkobendoj. Unua vere hejma matrica presilo estis ImageWriter fare de firmao C.Ithoh Electronics, konstruita en 1976, sed amase vendita ekde 1983 kun komputiloj Apple je 675 dolaroj. Tiatempe al produktado de presiloj venis NEC, Oki data, kaj TEC. Hodiaŭ nadlaraj presiloj estas vastege uzataj en komerco, scienco kaj ĉie, kie bezonatas rapida nemultekosta presado sendepende de kvalito. Kaj tute neeviteblas nadlaraj presiloj por presi sur sinkopianta papero.

Ŝprucopresilo[redakti | redakti fonton]

Principoj de funkciado de inkŝprucaj presiloj estas esplorataj ekde fino de la 19-a jarcento (ekzemple Rayleigh). Unuaj praktikaj realigoj de inkgutaj teknologioj estis prezentitaj en 1948 fare de laboratorioj de firmao Siemens. Nun ekzistas kelkaj procedoj de inkŝpruca presado: piezoelektra, varmoŝpruca kaj elektrostatik-ŝpruca. Unua estis inventita piezoelektra presado. En 1976 firmao IBM prezentis unuan ŝprucopresilon Model 6640. en 1977 firmao Siemens prezentis unuan ŝprucopresilon por [[[persona komputilo]]. En 1978 firmao Canon anoncis pri invento de procedo BubbleJet. Iom poste firmao Hewlett-Packard anoncis pri procedo drop-on-demand. Tamen praktike tiu teĥniko maturiĝis nur en 1984, kiam lanĉiĝis produktado de presiloj ThinkJet. Firmao Epson uzis piezoelektran procedon en presilo SQ-870/1170 (ekde 1985). En 1987 la firmao Dataproducts piezoelektran teknologion uzitan en ĉiuj presiloj fare de la firmao Epson (ekde 1994). En komenco de 1990-aj jaroj la firmao Hewlett-Packard inventis nunan principon de multkolora presado: ĉiu koloro estas produkto de kunmikso de tri bazaj koloroj (cejana (cyan), ruĝa (magenta) kaj flava (yellow)). Tamen unuaj koloraj inkŝprucaj presiloj por persona komputilo estis Stylus Color fare de la firmao Epson.

Lasera presilo[redakti | redakti fonton]

La procedo de lasera presado aperis eĉ pli frue ol la nadlara: en 1938 j Chester Carlson inventis metodon de presado nomitan elektrografio. Elektrografio estis vaste uzata en kopiiloj. En 1969 Gary Starkweather, laborinta en firmao Xerox inventis, kiel uzi elektrografion por presi kaj en 1971 aperis unua lasera presilo. Ĝia nomo estis EARS, tamen ekster laboratorion ĝi ne venis. Unua oficiale prezentita lasera presilo estis Xerox 9700 Eletronic Printing System (1977). Samtempe IBM persistas, ke en 1976 lasera presilo IBM 3800 jam funkciis en Nordamerika Datumcentro. En majo de 1981 Xerox prezentis komputilon Star 8010, kiu inter flankaparataro havis laseran presilon. Tio estis io simila al hejma eldonejo kaj kostis 17000 dolarojn. En 1984 Hewlett-Packard prezentis presilon Laser Jet, kiu presis 300 pec (dpi dots per inch, punktoj en colo) kaj kostis nur 3500 dolarojn. Samjare Apple prezentis provekzemplerojn de presilo LaserWriter al firmaoj Lotus development, Mikrosofto kaj Aldus. En 1985 Apple lanĉis produkti LaserWriter-on kaj en 1986 LaserWriter Plus. Jam en 1990 presiloj LaserJet IIP, fare de Hewlett-Packard, ekkostis pli malmulte ol 1000 dolaroj. Sed pli sukcesa estis presilo LaserJet 4, kiu malgraŭ altkvalita presado (600 pec) kostis sufiĉe plimalmulte ol 1000 dolaroj. Tamen en la sama 1992 firmao Lexmark prezentis presilon de serio Optra, kiu presis 1200 pec. Ĉiuj supremenciitaj lumpresiloj estis unukoloraj. Kaj finfine en 1993 firmao QMS prezentis plurkoloran laseran presilon ColorScript Laser 1000 kostinta 12499 dolarojn. En 1995 Apple ekproduktis plurkoloran laseran presilon Color Laser Printer 12/600PS venditan kontraŭ ridinda prezo de 7000 dolaroj.

Porpresilaj interfacoj[redakti | redakti fonton]

Ekde komenco ĉiu modelo de presilo havis apartan interfacon por ricevi datenojn de komputoro, kaj presiloj faritaj de malsamaj firmaoj estis nekongruaj. Tamen apero de persona komputoro postulis kongruecon, kaj al presiloj estis distribuita aparta buso LPT. LPT estis inventita fare de firmao Centronics Data Computer. Unua variaĵo de LPT havis propran protokolon SPP. Ĝi estis unudirekta protokolo rapida je 40-50 kB dum sekundo (kB/s). Sekva estis pli rapida versio - EPP fare de firmaoj Intel, Xircom kaj Zenit Data Systems. Protokolo EPP estis dudirekta kaj ĝia rapideco estis ĝis 2 MB/s, kio permesis konekti al komputilo ne nur presilojn, sed aliajn flankaparatojn, ekzemple eksterajn diskilojn CD-ROM. Fina etapo de evoluo de LPT estis protokolo ECP fare de firmaoj Hewlett-Packard kaj Mikrosofto. Ĉefaj trajtoj de ECP estas ĉeesto de aparata kunpremo de datenoj, bufro kaj eblo funkcii en DMA. Hodiaŭ presiloj uzas busojn USB, IEEE 1394 kaj multajn aliajn.