Hnutí Brontosaurus
Movado Brontosaŭro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hnutí Brontosaurus | |||||
volontula asocio | |||||
Komenco | 12-a de septembro 1990 vd | ||||
Lando(j) | Ĉeĥio vd | ||||
Sidejo | Brno, Ĉeĥio | ||||
Tipo | Asocio | ||||
Membro de | Ĉeĥia Konsilio de Infanoj kaj Junularo • Green Circle vd | ||||
Estr(ar)o | Michal Švarný | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | spolek | ||||
Hnutí Brontosaurus (Movado Brontosaŭro) estas granda ĉeĥia asocio, kies agado koncentriĝas pri junularo. Brontosaurus estis fondita en 1974, estanta la unua tia organizo en Ĉeĥoslovakio. Ĝi estis nomita laŭ Brontosaurus, nomo kiu estis en tiu tempo ĝenerale uzita kiel sinonimo por dinosaŭro inter la ĉeĥoj. La elektita nomo estis por rememorigi la sorton de dinosaŭroj.
Oficejo de Hnutí Brontosaurus estas en Brno, sed ekzistas pli 40 lokaj organizoj[1], 3 regionaj centroj[2] kaj du fakaj sekcioj[3]. Hodiaŭ Hnutí Brontosaurus havas pli ol 1 000 membrojn[4]. En la jaro 2014 oni festis 40 jarojn de Brontosaurus en la urbo Telč.
Agado[redakti | redakti fonton]
La societo organizas plurajn projektojn - plej ofte temas pri volontulaj projektoj, ekzemple aranĝoj kun nomo "Ferioj kun Brontosaurus" kutime okazas en iu regiono, en kiu oni bezonas ripari iun historian objekton (ekz. kastelon) aŭ marki turismajn vojojn (ekzemple en Transkarpata provinco). Oftaj estas ankaŭ semajnfinaj renkontiĝoj. Dum la renkontiĝoj oni ne nur volontule laboras, sed ankaŭ lernas pri novaj kaj interesaj aĵoj. La partoprenantoj ankaŭ ludas plurajn ludojn, do ili povas bone konatiĝi dum tiuj renkontiĝoj kaj trovi novajn amikojn.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ http://brontosaurus.cz/kontakty/zakladni-clanky-a-kluby
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-26. Alirita 2015-04-23.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-26. Alirita 2015-04-23.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-26. Alirita 2015-04-23.