Hohe Loog (Haardt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hohe Loog
monto
Alteco 618,7 m
Situo apud Neustadt an der Weinstraße, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Montaro Haardt, Palatinata arbaro
Geografia situo 49° 20′ N, 8° 6′ O (mapo)49.3325833333338.0953333333333Koordinatoj: 49° 20′ N, 8° 6′ O (mapo) f4
Hohe Loog (Rejnland-Palatinato)
Hohe Loog (Rejnland-Palatinato)
DEC
Hohe Loog
Hohe Loog
Situo de Hohe Loog
Map
Hohe Loog
vdr

La monto Hohe Loog estas 618,7 m alta monto en la Haardt, mezmontara ĉeno je la orienta rando de la Palatinato. Ĝi situas sur la teritorio de la sendistrikta urbo Neustadt an der Weinstraße en Rejnlando-Palatinato.

La nomo devenas de la malnovgermana vorto loog por „limsigno“.

Geografiio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La Hohe Loog estas arbokovrata kaj troviĝas en la biosfera rezervejo Palatinata Arbaro –Nordaj Vogezoj kaj la Naturparko Palatinata Arbaro. Ĝia pinto situas 3,6 km sudokcidente de la centro de Neustadt, 3,2 km okcidentnordokcidente de Diedesfeld kaj 4 km nordokcidente de Maikammer. En distanco de 1,7 sudokcidente troviĝas la plej alta monto de la Haardt, la Kalmit (alteco 672,6 m).

Norde estas la valo Kaltenbrunner Tal. Oriente allimas la 2 km² granda altebenaĵo de Hohe-Loog (alteco 583,4 m). La nordorienta ŝultro de la monto estas la Rutschsteinberg kaj la suorienta etendaĵo la monto Rittersberg (alteco 531,8 m) kun kruco, kiu transiras al la Schlossberg (alteco 379,2 m) kun la kastelo Hambach. La sudsudorienta sprono estas la Sommerseite (alteco 540,8 m) kaj de tie sude la Sommerberg (alteco 501,9 m). En la sudokcidente estas Zwergberg (alteco 592,5 m), kaj norde de tiu la Sternberg (alteco 511,3m).

Geologio[redakti | redakti fonton]

La surfaco de Hohe Loog konsistas el sabloŝtono.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]