Holanda Esperantisto
Aspekto
Holanda Esperantisto estis la kunigo de Nederland-Esperanto kaj La Holanda Pioniro. Ĝi aperis en Amsterdam
- en 1922 kaj 1923 ĉiusemajne, 4 paĝoj 23x16, entute 104 numeroj kun 426 paĝoj,
- en 1924 ĉiusemajne, 4 paĝoj 28x22, entute 52 numeroj kun 208 paĝoj;
- de januaro ĝis junio 1925 dusemajne, 8 paĝoj 28x22, entute 10 numeroj kun 96 paĝoj;
- de januaro ĝis decembro 1931 (lasta numero) dusemajne, 8–20 paĝoj 23x15, entute 150 numeroj kun 2128 paĝoj.
Redaktis Adriaan Kloek. La gazeto enhavis propagandon, kronikon, instruleterojn, post januaro 1924 ankaŭ literaturon.