Holandezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asparagoj kun holandezo.

Holandezo estas de origine franca saŭco kiu antaŭ ĉio estas tre populara en Germanio. La nomo indikas ke oni en Francio opiniis ke temis pri nederlanda saŭco, verŝajne pro la uzado de multe da butero. La saŭco antaŭ ĉio estas (varme) surtabligata ĉe ovoj kaj fiŝaĵo, kelkfoje ankaŭ ĉe asparagoj. Alia nomo por la saŭco estas butersaŭco. La bazaj ingrediencoj estas butero, vinagro kaj ovoflavaĵo. Pro ĉi tiu konsisto holandezo iomete similas al varma majonezo, surbaze de butero, anstataŭ olivoleo.