Home (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Home estas censa loko en Kantono Pierce, Vaŝingtonio, Usono. Laŭ la popolnombrado de 2010, 1377 homoj loĝis en Home. Home situas en la Duoninsulo Key, borde de la golfeto Carr Inlet, kiu estas etendiĝo de Puĝeta Fjordo. Nuntempe, Home estas plejparte vilaĝo de ĉeplaĝaj hejmoj, sed komence de la 20a jarcento ĝi estis utopia komunumo de anarkiistoj.